Malfermi la ĉefan menuon

En la antikvroma religio, sakrosankteco (latine: sacrosanctitas) estis netuŝebleco kun religia puno por kontraŭantoj.

Sankta (sanctus/sancta/sanctum) estis tio, kies kontraŭadon oni punis[1]; la puno estis plej ofte (nome en la kazo de sakrosankteco) sakrigo (sacratio): tio signifas ke oni donis la punendulon al la dioj, ofte al la inferaj dioj. Fakte, tio signifas, ke tiu ulo ne plu estis ano de la respubliko (sed havaĵo de la dioj), kaj oni vidis tiun kiel timendan.

Sanktis ĉefe la urbaj limoj, kelkaj leĝoj, la traktatoj, la plebaj tribunoj, kaj la ambasadoroj de la Roma popolo.

ReferencojRedakti

  1. Festus, Pri la signifo de la vortoj, p. 348 kaj 420 de la eldono Lindsay; citita ĉe Scheid, p. 25

LiteraturoRedakti

John SCHEID, La religion des Romains, Armand Colin, Paris, 1998/2003, ISBN 2-200-26377-5 ; p. 24 - 25