Saksa Esperanto-Instituto

Saksa Esperanto-Instituto fondiĝis de juna registara oficisto Albert Schramm, aŭtoro de lernolibroj, eldonisto kaj vicprezidanto de la kvara Universala Kongreso okazinta en 1908 en Dresdeno. La instituto dependis de la Ŝtata ministerio pri Internaj aferoj kaj ricevis jarajn subvenciojn. La agado estis en la unuaj jaroj tre vasta : instruo de Esperanto, oficialaj ekzamenoj, eldono de lernolibroj kaj tradukoj esperanten por saksaj entreprenoj industriaj. La Reĝa Saksa Esperanto-Biblioteko kun 1000 volumoj konsistigis parton de la instituto.

Agado de Albert Schramm

redakti

Albert Schramm aktivis per prelegvojaĝoj, artikoloj en la taga kaj faka gazetaro kaj sukcesis gajni kreskantan simpation por Esperanto. En 1913 oni nomis lin direktoro de la Germana muzeo de libroj kaj skribo (Deutsches Buch- und Schriftmuseum) kaj kun li ankaŭ la Esperanto-Instituto translokiĝis al Lepsiko, urbo fama pro ĝiaj eldonejoj, presejoj, libromerkata centro kaj industria foiro. La nova funkcio de Schramm malhelpis al li plu agi kiel direktoro de la instituto, sed mem proponis profesoron Johannes Dietterle kiel sian anstataŭanton. Ĉi tiun la ministerio konfirmis kiel gvidanton de la instituto en la jaro 1916.

Agado de Johannes Dietterle

redakti

Ekde 1911 la instituto ricevis publikan kaj financan apogon de la deputito kaj industriisto D-ro Albert Steche (1862-1943). Dum la unua mondmilito ankaŭ la loka ligo de Esperanto-grupoj de Lepsiko helpe transprenis ĉiujn laborojn kaj la financigon de la instituto.

Sekvis laborplena periodo por la nova direktoro Johannes Dietterle, ĉar li devis plenumi siajn taskojn ekster la normala profesia okupo. Liaj ĉefaj celoj estis la plivastigo de la esperanto-instruo kaj ekzamenoj ekzistantaj en Saksio al la tuta Germana Respubliko formiĝinta en 1918 kaj publika informado per precizaj statistikaj studoj pri la aktivoj de la Esperanto-movado. Dum pasko 1918 okazis kunveno de reprezentantoj de la germanaj Esperanto-asocioj kaj ili decidis konfidi ĉiujn sciencajn kaj statistikajn taskojn al la instituto kiel centro de la Esperanto-movado en Germanio. La instituto do ne plu povis aktivi por komercaj entreprenoj kaj koncentriĝis pri la scienca studo de Esperanto kaj la rilatoj inter lernejo kaj Esperanto.

Krom la internajn problemojn de la movado Dietterle devis alfronti la postmilitajn malfacilaĵojn pro politikaj kaj ekonomiaj senordoj. Malgraŭ tiuj malfavoraj cirkonstancoj li sukcesis konvinki per siaj statistikaj laboroj la registaron pri kreo de Germana Esperanto-Instituto kaj trovis favoran eĥon dum la Internacia Pedagogia Kongreso organizita en 1922 kadre de Ligo de Nacioj en Ĝenevo, kie li intervenis pri la temo "Esperanto kaj lernejo".

Refondo

redakti

En 1936 la instituto estis malfondita. Oni ĝin refondis en 1948 sub la nomo de Germana Esperanto-Instituto.

Bibliografio

redakti
  • Lins, Ulrich. Zur Geschichte des Esperanto-Instituts in Sachsen 1908-1936. En: Haase, Martin (eld.). Beiträge zur Geschichte der deutschen Esperanto-Bewegung. Berlin: Deutsches Esperanto-Institut 2000, p. 20-29.