Saksio-Lauenburg

(Alidirektita el Saksio-Laŭenburgo)

La Duklando Saksio-Lauenburg (aŭ Saksujo-) estis historia teritorio en la Sankta Romia Imperio, ekde 1296 senpere imperia princlando, situanta en la hodiaŭa sud-oriento de Ŝlesvig-Holstinio, proksimume identa kun la nuna distrikto Duklando Lauenburg. La oficiala nomo estis "duklando Saksio, Engern kaj Vestfalio" germane Herzogtum Sachsen, Engern und Westfalen.

Duklando Saksio-Lauenburg
Plena origina nomo:
Herzogtum Sachsen-Lauenburg
 Duklando Saksio
 Reĝlando Vestfalio
12961803 Reĝlando Vestfalio 
Prusio 

duklando
Geografio
Saksio-Lauenburg en 1848 (mapo nederlandlingva)
Saksio-Lauenburg en 1848
(mapo nederlandlingva)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
germana
Ŝtat-strukturo
princo de Sankta Romia Imperio Duklando
Patrina lando:
ĝis 1803 Sankta Romia Imperio, malsupra-saksia imperia cirklo
Estiĝo:
disdivido de Duklando Saksio
Pereo:
aligita al Prusio
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Saksio Duklando Saksio
Reĝlando Vestfalio Reĝlando Vestfalio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Vestfalio Reĝlando Vestfalio
Prusio Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

De 1296 ĝis 1689 ĝin regis la dinastio Askanoj. Post ilia formorto ĝi estis en persona unio kun Hanovro de 1689 ĝis 1814. Mallonge ĝi apartenis al la napoleona reĝlando Vestfalio. Post la Viena Kongreso ĝi estis memstara duklando en persona unio kun Danio, kaj membro de la Germana Federacio. Post la germana-dana milito ĝi estis ekde 1865 en persona unio kun Prusio, kaj fine en 1876 aligita al Prusio kiel parto de la prusia provinco Ŝlesvigo-Holstinio. Tiel finiĝis ĝia historio kiel aparto ŝtato.

La dukoj de Saksio-Lauenburg redakti

Vidu ankaŭ: Kategorio: Dukoj de Saksio-Lauenburg

Askanoj (1269–1689) redakti

1269–1689 Dinastio Askanoj (germane Askanier)

Velfoj (1689–1803) redakti

1689–1705 Dinastio Brunsvigo-Celle

1705–1803 Hanovra dinastio: Princoj-elektistoj de Brunsvigo-Luneburgo

Napoleona tempo redakti

  • 1803–1805 okupita de Francio
  • 1805–1806 sub Prusio
  • 1806–1810 okupita de Francio
  • 1810 reĝlando Vestfalio
  • 1810-1815 Franca imperio

Oldenburga dinastio (1814–1864) redakti

1814–1864 Oldenburga dinastio: Reĝoj de Danio

Hohencolernoj (1865–1876) redakti

1876 aliĝo al Prusio.

En 1890, Otto von Bismarck ricevis, ĉe sia elposteniĝo kiel germana kanceliero, la titolon "duko de Lauenburg". Li neniam uzis tiun titolon, kaj eĉ rifuzis akcepti poŝtaĵojn adresitajn al li kun tiu titolo.