Saksio-Weißenfels

La duklando Saksio-WeißenfelsSaksujo-Weißenfels [VAJS.nfels] estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kaj ekzistis ekde 1656/57 ĝis 1746 kun la rezidejo Weißenfels. Ĝi estis posedaĵo de flanklinio de la albertidaj Wettinidoj. Ĉar la fondinto de la linio, duko Aŭgusto kiel administranto de la ĉefepiskopujo Magdeburg plue rezidis en Halle ĉe Saale kaj la ĉefa rezidejo de la duklando, Kastelo Nov-Aŭgustoburgo, estis konstruota, oni foje uzas por la flanklinio ankaŭ la nomon Saksio-Halle.

Duklando Saksio-Weißenfels
Plena origina nomo:
Herzogtum Sachsen-Weißenfels
16561746

ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Weißenfels ĉ. 1647, kuprogravuraĵo de Matthäus Merian, 1647
Weißenfels ĉ. 1647, kuprogravuraĵo de Matthäus Merian, 1647
Ĉefurbo:
Weißenfels, Halle (rezidejoj)
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
germana
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Elekto-Saksio Elekto-Saksio
Postsekvaj ŝtatoj:
Elekto-Saksio Elekto-Saksio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Post la morto de la lasta regnestro, la duklando re-unuiĝis kun la elektoprinclando Saksio, el kiu ĝi antaŭe estis kreita. Ĝia teritorio tamen hodiaŭ apartenas ne la la federacia lando Saksio, sed al la najbara Saksio-Anhalto.

Regantoj de Saksio-Weißenfels redakti

Dukoj de Saksio-Weißenfels, ĉiuj el la dinastio Wettin.

Gravaj personoj el la korteganaro de Saksio-Weißenfels redakti

Georg Händel estis ĉefkuracisto kaj ĉambroservisto de la duko de Saksio-Weißenfels ĝis ties morto en la jaro 1697. La talenton de lia filo Georg Friedrich Händel la duko de Saksio-Weißenfels malkovris, kiam lia kuracisto kunportis lin iam al Neu-Augustusburg, por prezentludigi lin sur la Förner-orgeno de la kortega preĝejo.

Johann Sebastian Bach estis ekde 1729 ĝis sia morto kortega kapelmajstro en Saksio-Weißenfels kaj antaŭe jam komponis por la duko de Saksio-Weißenfels la ĉaskantaton BWV 208 same kiel 12 jarojn poste la paŝtistokantaton BWV 249a okaze de la naskiĝdatreveno de la duko. Krome li verkis ĝuste por la Förner-orgeno de la kortega preĝejo unu el siaj plej elstaraj orgenverkoj, tokato kaj fugo F-maĵora BWV 540.

Literaturo redakti

  • Joachim Säckl: Sachsen-Weissenfels. Territorium – Hoheit – Dynastie, In: Barocke Fürstenresidenzen an Saale, Unstrut und Elster, hg. v. Museumsverbund „Die fünf Ungleichen e. V.“ und dem Museum Schloss Moritzburg Zeitz, Petersberg 2007, S. 33-59.
  • Hellmut Kretzschmar: Zur Geschichte der sächsischen Sekundogeniturfürstentümer, in: Sachsen und Anhalt, Bd. 1, 1925, S. 312-343 und Bd. 3, 1927, S. 284-315, ND in: Hellmut Kretzschmar: Vom Anteil Sachsens an der neueren deutschen Geschichte, hrsg. v. Reiner Groß und Manfred Kobuch (= Quellen und Forschungen zur sächsischen Geschichte, Bd. 16), Stuttgart 1999, S. 141-203.
  • O. Posse: Die Wettiner. Genealogie des Gesamthauses Wettin Ernestinischer und Albertinischer Linie. Zentralantiquariat Leipzig 1994 (Nachdruck der Originalausgabe Giesecke & Devrient, Leipzig u. Berlin 1897 mit Korrekturen und Ergänzungen). ISBN 3-7463-0171-8
  • O. Kaemmel: Sächsische Geschichte. Hellerau-Verlag, Dresden 1997 (Nachdruck der 2. Auflage von Göschen, Leipzig 1905 mit Ergänzungen). ISBN 3-910184-01-4
  • J. John, R. Jonscher und A. Stelzner: Geschichte in Daten: Thüringen. Koehler & Amelang, München/Berlin 1995, ISBN 3-7338-0185-7

Eksteraj ligiloj redakti