Sakule, (ankaŭ germane), serbe Сакуле, hungare Torontálsziget [torontAlsiget] estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Opovo.

Preĝejo de Sakule

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Sakule troviĝas laŭ maldekstra bordo de Timiş.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1432 sur mapo: "Siget-Ostrovo". En la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1717 oni trovis tie 12 domojn. Post 2 jardekoj serboj alvenis. La komunumo ekde 1767 apartenis al limgarda zono, kiu apartenis rekte al la Habsburgoj. Tamen la turkoj en 1788 disrabis la vilaĝon. Ekde 1888 ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al distrikto de Antalfa. En 1910 vivis en Torontálsziget 2435 serboj, 322 germanoj, 96 hungaroj. Post Traktato de Trianon ĝi apartenis al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon. En 1946 oni malkonstruis la romkatolikan preĝejon kaj oni konstruis el tio kulturdomon. En 2002 loĝis en Sakule 2 048 homoj (1942 serboj, 27 jugoslavianoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Béla Tóth (bestokuracisto) naskigxis en iama Torontálsziget.

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando redakti

Dunasziget Gelsesziget Kertészsziget Kissziget Kunsziget
Máramarossziget Murasziget Őrisziget Szécsisziget Sziget
Sziget Szigetbecse Szigetcsép Szigethalom Szigetmonostor
Szigetszentmárton Szigetszentmiklós Szigetújfalu Szigetvár Tiszasziget
Torontálsziget

Vidu ankaŭ redakti