Sakura Andō

japana aktorino

Sakura Andō (japane 安藤サクラ, ANDŌ Sakura, naskita la 18-an de februaro 1986, do nun 38-jaraĝa) estas japana aktorino.

Sakura Andō
Persona informo
Naskonomo 安藤 さくら
Naskiĝo 18-an de februaro 1986 (1986-02-18) (38-jaraĝa)
en Tokia Urbo
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater virina universitato Gakuŝūin
Subskribo Sakura Andō
Familio
Patro Eiji Okuda
Patrino Kazu Andō
Frat(in)o Momoko Andō
Edz(in)o Tasuku Emoto
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ŝi gajnis la premion por plej bona flankaktorino ĉe la 31-a Jokohama Filmfestivalo de 2010 por la filmoj "Vidigo de Amo" (愛のむきだし, Ai no mukidaŝi'), "La Mirinda Mondo de Kapitano Kuhio" kaj "Krimo aŭ Puno?!?" (罪とか罰とか, Tsumitoka batsutoka). Ŝi ankaŭ estis nomumita por la premio por plej bona flankaktorino ĉe 4-a aziaj filmpremioj 2010 por "Homamaso de Tri".[1]

En 2018, Ando ricevis grandan laŭdon por ŝia rolo de Nobujo Ŝibata en "Butikŝtelistoj" de la reĝisoro Hirokazu Koreeda, estante nomita "mirinda" kaj "la elstara". Kvin jarojn poste, ŝi denove kunlaboris kun la reĝisoro en la filmo Kaibutsu (2023), rolante unuopan patrinon kiu alfrontas instruiston post kiam ŝi rimarkas ĝenajn ŝanĝojn en la konduto de ŝia filo. La filmo havis sian mondpremieron ĉe la 76-a Festivalo de Cannes la 17-an de majo 2023,[2] kie ĝi konkuras por la Ora Palmo. En kinejoj de Japanio ĝi ekvideblas la 2-an de junio 2023.

Referencoj redakti