Salaŝo estas nomo por somera restadejo de paŝtistoj de salaŝa bredado de ŝafoj (montara paŝtistado). Paŝtistoj loĝis en lignaj domoj nomataj kurlokoj (salaŝo). En unu ĉambro estis fajrejo. La domo ne havis fumtubon kaj fumo eliris eksteren sole tra interspacoj en tegmento. Ĉi tie oni prilaboris ŝafan lakton kaj okaze de malvarma vetero ankaŭ dormis. La ŝafoj estis por nokto amasigitaj en barilejo nomata en Slovakio košiar (en Valaĥio košár), okaze de malfavora vetero en tegmentejo nomata pajta.

Salaŝo en Pollando
Interne de salaŝo

Literaturo redakti

  • Václav Frolec, Josef Vařečka: Encyklopedie Lidová architektura, Státní nakladatelství lidové architektury, Praha 1983, p. 189