Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Salafismo (arabe السلفية, de salaf = praulo) estas tre konservativa movado en islamo, kiu akceptas kiel aŭtoritatojn nur Mahometon kaj du generaciojn de liaj posteuloj (nomataj "la piaj generacioj"). Tio validas por la haditoj, la tradiciaj diraĵoj kaj okazaĵoj, kiuj ne estas parto de la Korano, sed ofte servas en ĝia interpretado.

Laŭ salafismo la mallonga regado de Mahometo en Mekao estis perfekta tempo, nomata 'asr as-sa'ada (عصر السعادة), proksimume "beata erao".

En islama mondo, salafismo estas parto de la sunaisma branĉo, havante plurojn tendencojn, ekzemple la predika salafismo kaj la ĝihada salafismo. Ŭahabismo estas ankaŭ konsiderata kiel salafismo. Tendencoj estas multaj en salafismo sed ĉiuj akcentas la gravecon de la defendo de la profeto Mahometo.

Ulemoj helpas rete al salafistoj, signifoklarigi la haditojn.

Multaj islamanoj en Kataro, UAE kaj Sauda Arabio estas salafistoj[1]. 46,87% de la loĝantaro en Kataro[1] kaj 44,8% de la loĝantaro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas salafistoj[1]. 5,7% de la loĝantaro de Buĥaro kaj 2,17% de la loĝantaro de Kuvajto estas salafistoj[1].

Salafistoj estas la ĉefa minoritato de Sauda Arabio. Estas 4 milionoj da salafistoj en Sauda Arabio, kies 22,9% de la tuta loĝantaro estas konsiderita salafista, dum majoritato de aliaj estas konsiderita "ŭahabitoj"[1][2]. Salafismo estas ofte priskribata kiel sinonimo de Ŭahabismo, sed salafistoj konsideras la terminon "ŭahabitoj" kiel maltaŭgan por si mem, ĉar por ili ŭahabistoj malsufiĉe sekvas la islamajn preceptojn laŭlitere kaj strikte. Observantoj ne konsentas inter ili scii ĉu salafistoj estas samaj ol ŭahabistoj aŭ ne. Mem-priskribitaj salafistoj kredas, ke ili estas sunaistoj, dum la movado-kritikistoj asertas ke salafistoj samas ol ŭahabitoj[3].

Predika salafismo redakti

Predika salafismo klopodas islamigi la socion ne per milito aŭ politiko sed per purigo de la religio kaj per edukado. Muhammad Nāsir ad-Dīn al-Albānī estis grava pensulo por predika salafismo.

Ĝihada salafismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝihado.

Tiu tipo de salafismo neas restrikti religian agon al predikado, kaj faras la armitan ĝihadon la koro de sia agado[4]. Salafistoj de tiu tendenco estas tiel favoraj al batalado por liberigi la islamajn landojn de eksterlanda okupado sed ankaŭ renversi la reĝimojn de islamaj landoj, kiujn ili konsideras kiel malpiajn, kaj krei anstataŭ aŭtentajn islamajn ŝtatojn.

Organizoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti