Salato
Salato estas manĝaĵo ĝenerale surtabligata tuj antaŭ aŭ post la ĉefmanĝo. Ĝi povas esti la ĉefplado aŭ flankplado. La vorto salato devenas de la franca vorto salade de la sama signifo, kaj antaŭe de la latina salata, kiu signifas "sala".

Salato estas plej ofte farata el miksaĵo de ne-kuiritaj legomoj, sur bazo de verdaj freŝaj foliaj legomoj, kiel laktuko, taraksako aŭ spinaco. Aliaj oftaj enhavaĵoj en salato inkluzivas tomaton, kukumon, kapsikon, fungon, karoton, kaj rafanon. Aliaj manĝaĵoj kiel nudeloj, olivoj, ovoj, aŭ viando foje estas enmetataj en salaton.
Oni ofte servas salaton kun salata saŭco. Simplaj saŭcoj por salato povas esti oleo kaj vinagro, majonezo, ofte akompanataj de dishakitaj aromaj herboj kiel ajlo, petroselo, ktp.
Kutimaj ingrediencoj
redaktiEn ordinara lingvaĵo, "salato" ofte signifas la plej simplan specon, faritan sole el nekuiritaj folioj lavitaj mane aŭ per specialaj centrifugiloj. La plej kutima folio estas laktuko. Tamen multaj receptoj inkludas aliajn pli-malpli maldikfoliajn legomojn, ekzemple valerianelon, kreson, valerianon, bazilion, cikorion, endivion, erukon, legoman spinacon, brasikon, ktp. En la kazo de cikorio oni evitas la amarajn specojn.
Ĉe "miksa salato" la folioj estas miksitaj kun certaj aliaj distranĉitaj nekuiritaj vegetaĵoj, plej kutime tomatoj kaj karotoj, sed ankaŭ cepoj, askolonoj, kapsikoj, fenkolo, kukumo, rafano, ĉapelfungoj, celerio, kukurbetaj fruktoj aŭ floroj, aŭ ruĝaj napoj.
Ankaŭ aliaj fruktoj estas uzeblaj, kiel pomoj (eble plej ofte), oranĝoj, sekvinberoj, melonoj, piroj, kaj ananasoj.
Foje oni enmiksas malgrandan kvanton da semoj kaj semecaj fruktoj, ekzemple papavaj, linaj, sezamaj, sunfloraj, kukurbaj, pinaj, pistakoj, arakidoj, migdaloj, kaj diversaj nuksoj. Oni povas uzi ilin integraj, pistitaj, muelitaj, aŭ emulsiigitaj en saŭco.
Aliaj receptoj inkludas konservaĵojn, ekzemple remalsekigitajn fruktojn, olivojn, melongenojn, artiŝokojn, zingibron, aŭ acidan brasikon peklitajn, dolĉ-maldolĉajn aŭ enoleigitajn. Kelkaj salatoj enhavas legomojn bolkuiritajn aŭ vaporkuiritajn kaj miksitajn kun la nekuiritaj, ekzemple florbrasikon, brokolon kaj aliajn brasikojn, aŭ maizon.
Ekzistas ankaŭ salatoj kies baza ingredienco estas amelriĉa vegetaĵo, ekzemple terpomoj, grenoj, aŭ ŝajngrenoj, kuirita kun aŭ sen salo, malvarmigita, kaj kondimentita per aliaj ingrediencoj. Inter la grenaj kaj ŝajngrenaj salatoj estas rizaj, kvinoaj, kaj speltaj salatoj kaj salatoj faritaj el farunigita aŭ semoligita greno, kiel kuskusaj kaj nudelaj salatoj.
En pluraj salatoj oni uzas viandon, fromaĝon, ovojn, viand-anstataŭaĵon, aŭ fromaĝan surogaton. En simila maniero oni uzas ankaŭ frititan tofuon, tempeon, aŭ bananon, kaj diversajn guŝojn: fazeolojn, fabojn, kikerojn, ktp.
Specoj
redakti- Fruktosalato
- Miksa salato: Termino kun diversaj signifoj laŭ landoj. En Hispanujo kaj Argentino ĝi signifas salaton el laktuko, tomato, kaj cepo, en Hispanujo eble ankaŭ kun aliaj ingrediencoj. En la germana lingvo ĝi signifas ĉian salaton faritan el ingrediencoj kunmetitaj por la unua fojo sur la plado aŭ kies ingrediencoj estas tre malsimilaj.[1]
- Ĉina salato: El laktuko kaj algoj, kun riza vinagro kiel saŭco.
- Greka salato: El tomato, kukumo, cepo, kaj feta-fromaĝo kubforme tranĉitaj, kaj nigraj olivoj en konservaĵo, precipe olivoj de Kalamata, kaj oliva oleo kaj vinagro kiel saŭco.
- Mimozo: Rusa festa salato kiu aspektas simile al mimoza floro.
- Nica salato
- Olivier: Derivita de rusa salato, sed kun signifa malpliigo de ingrediencoj. Konsistas esence el terpomoj kaj karotoj kuiritaj kaj kubforme trtranĉitaj, tinusaĵo en oleo, kaj majonezo. Poste, laŭ lokaj kutimoj, ĝi povas enhavi pizojn, olivojn (kutime verdajn), kaj eĉ diversajn peklaĵojn (kukumetojn en vinagro, cepetojn, karotojn en vinagre, ktp.).
- Terpoma salato
Klajtonia salato - Nudela salato: Origine de Italujo. Ĝi estas plado de nudeloj kun tomatoj, laktuko, ktp., kaj saŭco kia por salato.
- Kikerkaĉo: Kikera kaĉo kun sesama oleo, tipa de araba kaj juda kuirartoj.
- Tabuleo: Origine de Levantenio. Estas plado de malvarma kuirita semolo (kuskuso) kun tre fajne tranĉitaj tomato, kukumo kaj cepoj, kun saŭco el salo, spika mento, oleo, kaj citrono. Samtempe freŝgusta kaj satiga.
-
Salato el fruktoj
-
Miksa salato
Referencoj
redakti- ↑ Herrmann, F. Jürgen. (1999) Lehrbuch für Köche, p. 263–, 395. ISBN 3-582-40055-7.
Eksteraj ligiloj
redakti- angle http://www.thesalads.com Arkivigite je 2021-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle http://www.journalofantiques.com/July01/hearthjul.htm[rompita ligilo]
- angle http://growingtaste.com/vegetables/lettuce.shtml