Salcburga universitato
La Salcburga universitato (germane: Universität Salzburg kaj oficiale Paris-Lodron-Universität Salzburg; mallongigo neoficiala PLUS; latine: Universitas Salisburgensis kaj Alma Mater Paridiana) estas aŭstria universitato. Rektoro disde oktobro 2024 estas la geologo Bernhard Fügenschuh.
Salcburga universitato | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
universitato eldonejo de malfermita aliro organizaĵo ![]() | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1962 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 47° 47′ 50″ N, 13° 2′ 53″ O (mapo)47.79722222222213.048055555556Koordinatoj: 47° 47′ 50″ N, 13° 2′ 53″ O (mapo) | ||||
lando | Aŭstrio | ||||
urbo | Salcburgo | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 17 969 vd (stato: 28-a de februaro 2017) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Ĝi fondiĝis en 1622 fare de la benediktanoj[1] suferonte neniiĝon en 1810. Refunkciigo venis en 1962 fare de la ŝtato sub la egido de ministroprezidanto Hans Lechner. Komence de la 20-a jarcento engaĝiĝis samcelen arkiepiskopo Johannes Baptist Katschthaler.
La unuaj ĉiujn fakojn ofertintaj altlernejoj de la habsburgoj estis la Universitato de Vieno kaj la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo. La salcburganoj ne disponas la klasikajn fakultatojn pri medicino kaj filozofio sed ekde 2022 la jenajn: katolika teologio, sciencoj juraj kaj ekonomiaj, kultursciencoj, sociologio, biologio, analitikaj-ciferecaj sciencoj.[2]
La sume 25 instruejoj troviĝas dise en tuta Salcburgo: urbokerne estas ekz. la administrado (Kapitelgasse), la teologio-fakultato kaj la universitata biblioteko. La juristoj sidas en la Malnova rezidejo; en la urbokvartalo Nonnberg la sociologoj kaj la naturscienculoj (ĉe la botanika ĝardeno je Freisaal).
En 2020/21 studis Salcburge 17.961[3] gestudentoj kaj deĵoris 2.900 homoj. Ne tute triono de la studentaro estas fremdlanda pro la proksimeco de Salcburga ĉe la landlimo kun Germanujo.
La Preĝejo Senmakula Koncipiĝo de Mario (germane: Kollegienkirche) servas ĉefe al la Salcburga universitato kaj estas baroka juvelaĵo, situante sur la placo Universitätsplatz. Ĝi estas ero de la UNESKO-mondheredaĵo urbocentra de Salcburgo.
Rektoroj
redakti- 1673–1681 Benedict Pettschacher
- 1741–1744 Oddo Scharz
- 1788–1792 Johann Damascen von Kleimayrn
- 1805/06: Ägidius Jais
- 1850: Jan Jindřich Loewe
- 1964/65: Egon Lendl
- 1965/66: Carl Holböck
- 1966/67: René Marčić
- 1967/68: Stefan Rehrl
- 1968/69: Wolfgang Waldstein
- 1969/70: Rudolf Baehr
- 1970/71: Stefan Rehrl
- 1971/72: Friedrich Koja
- 1972/73: Ingo Reiffenstein
- 1973/74: Franz Nikolasch
- 1974/75: Franz Matscher
- 1975/76, 1976/77: Hans Wagner
- 1977/78, 1978/79: Wilhelm Josef Revers
- 1979/80, 1982/83: Wolfgang Beilner
- 1983/84, 1984/85: Friedrich Koja
- 1985/86, 1986/87: Joachim Dalfen
- 1987/88, 1988/89: Fritz Schweiger
- 1989/90, 1990/91: Theodor W. Köhler
- 1991/92, 1992/93: Alfred Kyrer
- 1993/94, 1994/95: Edgar Morscher
- 1995/96 ĝis 2000/01: Adolf Haslinger
- 2001/02 ĝis 2018/19: Heinrich Schmidinger[4]
- 2019/20 ĝis 2023/24: Hendrik Lehnert[5]
- de 2024/25: Bernhard Fügenschuh[6]
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ "PLUS Report 2020"
- ↑ "Fakultäten an der PLUS"
- ↑ "Paris Lodron University of Salzburg"
- ↑ "Akademischer Senat der Paris-Lodron-Universität Salzburg". Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2023-03-26 .
- ↑ "Hendrik Lehnert wird Rektor der Uni Salzburg"
- ↑ "Semesterstart: Neuer Uni-Rektor im Dienst" - ĉe: orf.at, 2.10.2024