Sali Berisha

albana politikisto

Sali Ram BERISHA [beriŝa] (15-an de oktobro 1944, Vicidol, 1944) estas albana politikisto, inter 1992 kaj 1997 prezidento de Albanio, ekde 2005 ĉefministro. Li estas profesie kardiologo, doktoro pri la medicinaj sciencoj.

Sali Berisha
Persona informo
Sali Ram Berisha
Naskiĝo 15-an de oktobro 1944 (1944-10-15) (79-jaraĝa)
en Viçidol
Religio islamo vd
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Albanio vd
Alma mater Universitato de Tirano vd
Partio Laborpartio de Albanio • Partio Demokratia de Albanio vd
Familio
Edz(in)o Liri Berisha vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo kirurgo • politikisto • kardiologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sali Berisha kaj George W. Bush en somero 2007 en Tirano
Sali Berisha

Li diplomiĝis pri medicino en 1967 en la Tirana Universitato. Li laboris, instruis en Tirano, verkis medicinajn faklibrojn.

Politika kariero de Berisha komenciĝis en 1989, kiam petis la registaron por aperigi opinion en loka gazeto (Li estis membro de la Komunista Partio de Albanio).

Berisha apogis en decembro de 1990 la strikon de la studentoj de la Tirana Universitato kaj tio kondukis al permeso de fondoj de novaj partioj. Studentoj kaj intelektuloj fondis sammonate la Demokratian Partion de Albanio. Oni elektis en 1991 Berisha al ties prezidanto kiu ekde tiam plenumas tiun pozicion. Li iĝis parlamentano en elektoj de 1991, 1992, 1997 kaj 2001 en distrikto de Kavaja.

Post unua libera parlamenta elekto en Albanio en 1992, Berisha estis elektita al prezidento de la lando. Li pli kaj pli aviadis la potencon kaj iĝis politike agresiva. Li urĝigis areston kaj kondamnon de opozicia gvidanto Fatos Nano. Lia unu politika fiasko okazis en novembro de 1994, kiam li volis pluan potencon per ŝanĝo de la konstitucio, sed la parlamentanoj rifuzis lian leĝproponon.

Lian reputacion subigis la korupta vivo, ekonomia mizero. En decembro de 1996 eksplodis la krizo de piramidaj financaj agadoj, dum kiu la albanaj ŝtatanoj perdis unu miliardon da USD. Pro la fortaj protestaj, la lando venis al sojlo de la interna milito. En la sekva jaro venkis la socialistoj en la parlamentaj elektoj, Berisha abdikis pri la prezidenteco (1997). Kiel opozicia gvidanto, li ĉiam pridubis la perditajn elektojn kaj organizis protestmarŝojn. Ĉar la socialistoj same koruptiĝis kaj erodiĝis en la potenco, partio de Berisha venkis en 2005 la parlamentajn elektojn, li iĝis ĉefministro.

Vidu ankaŭ redakti