Salköveskút
Salköveskút [ŝalkoveŝkUt] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Szombathely. Saul estas praa nomo, köveskút hungare: ŝtonigita puto.


Bazaj informoj redakti
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 9742
- Telefonprefikso:
Situo redakti
Salköveskút situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo inter Szombathely kaj Sopron, krome estas flankovojoj al la proksimaj komunumoj.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata de la romianoj. En 1935 memstaraj vilaĝoj Salfa kaj Köveskút unuiĝis. En Salköveskút migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- baroka romkatolika Preĝejo de Sankta Mikaelo (Salköveskút) de 1876
Famuloj redakti
En la iama Salfa naskiĝis advokato Antal Sztrókay.