Salka, hungare Ipolyszalka [ipojsalka] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. Ĝis apero de poŝto la nomo estis nur Szalka.

Salka situas en la 4-a regiono
Salka situas en la bluigita distrikto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Salka situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ flankovojoj, laŭ la slovaka-hungara ŝtatlimo. Estas ponto al Letkés. Štúrovo troviĝas 11 km-ojn for.

 
Vilaĝdomo

Historio redakti

Salka estis loĝata dum la pratempoj. La unua mencio pri la loko devenis el 1252 en formo Zalka, kiel apartenaĵo de la reĝo. Ĉefepiskopo de Esztergom ricevis ĝin en 1261. En 1544 la hungara armeo vinkis la turkojn. Maria Teresia nomumis la vilaĝon kampurbo. En 1910 loĝis tie 1590 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al la distrikto de Szob. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1984 nova lernejo konstruiĝis. Ankaŭ nun loĝas tie precipe hungaroj. Ekde 2008 ĉesis la limo, ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Interesaĵoj redakti