Salkolekta muro
Salkolekta muro - germane Gradierwerk, angle graduation tower - estas instalaĵo el granda ligna kadro, en kiun enplektiĝis multaj arbustaj branĉetoj (ĝenerale de pruneloj). De supre malsupren la branĉetojn trafluas sala akvo, kies saleco dum la trafluo altiĝas pro la forvaporiĝo de akvo. La koncentritan salakvon oni fine boligis por forvaporigi la restintan akvon kaj izoligi la salon, sed la unua paŝo de natura forvaporiĝo en la salkolekta muro estis pli energio-ŝpara ol dekomence boligi la nekoncentritan salakvon.
La aero proksime de tiaj salkolektaj muroj estas sanige saturita je saloza vaporo, aparte bona por pacientoj kun astmo kaj aliaj pulmaj malsanoj. Tial - aparte dum la 18-a kaj 19-a jarcento - multaj kuracaj urboj en lokoj kun naturaj fontoj de saloza, saniga akvo starigis tiajn salkolektajn murojn en urbocentraj parkoj kun duobla efiko kaj de kuracado kaj de salkolektado.
Listo de urboj kun salkolektaj muroj
redaktiAparte multaj salkolektaj muroj por kuracaj celoj tradicie ekzistas en Germanio. La sekva, nekompleta listo de urboj kun salkolektaj muroj tial inter krampoj mencias la ŝtaton, kiam urbo ne troviĝas en Germanio.
- Artern
- Bad Dürkheim
- Bad Dürrenberg
- Bad Karlshafen
- Bad Kissingen
- Bad Kösen
- Bad Kreuzen (Aŭstrio)
- Bad Kreuznach (plej granda tiuspeca muro de Eŭropo)
- Bad Münder am Deister
- Bad Münster am Stein-Ebernburg
- Bad Nauheim
- Bad Oeynhausen
- Bad Orb
- Bad Rappenau
- Bad Reichenhall
- Bad Rothenfelde
- Bad Salzdetfurth
- Bad Salzuflen
- Bad Salzungen
- Bad Sassendorf
- Bad Sooden-Allendorf
- Bad Staffelstein
- Bad Sulza
- Bad Wilsnack
- Bad Windsheim
- Ciechocinek (Pollando)
- Duisburg, Revierpark Mattlerbusch
- Dillenburg-Eibach
- Erwitte-Bad Westernkotten
- Essen-Rüttenscheid, Grugapark
- Inowrocław (Pollando)
- Grudziądz (Pollando)
- Hallstein-Bad Dürrnberg (Aŭstrio)
- Hall in Tirol (Aŭstrio)
- Konstancin-Jeziorna (Pollando)
- Lüneburg
- Merzig
- Nidda-Bad Salzhausen
- Ramsau bei Berchtesgaden
- Rheine
- Rheinfelden AG (Argovio, Svislando)
- Salzkotten
- Schönebeck-Bad Salzelmen
- Werl
- Werne