La tersalo

(Alidirektita el Salt of the Earth)

La tersaloLa salo de la tero, en angla Salt of the Earth, estas usona drama filmo de 1954 verkita de Michael Wilson, reĝisorita de Herbert J. Biberman, kaj produktorita de Paul Jarrico. Ĉiuj el ili estis metitaj en nigra listo de Holivudo en la kadro de la Makartiismo aŭ Ĉasado de Sorĉistinoj pro supozitaj konspiroj kontraŭsonaj kaj komunistaj.[1]

La tersalo
filmo
Originala titolo Salt of the Earth
Originala lingvo hispana lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 1954, 14 mar. 1954, 7 maj. 1954, 3 mar. 1955, 4 mar. 1955
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Herbert Biberman
Produktisto(j) Paul Jarrico
Scenaro Michael Wilson
Loko de rakonto Nov-Meksiko • Empire Zinc Mine
Muziko de Sol Kaplan
Rolantoj Rosaura Revueltas • Will Geer • David Wolfe
IMDb
vdr

La drama filmo estas unu el unuaj filmoj kiuj antaŭmontras feminisman, socian kaj politikan vidpunkton kadre de afero de laborista movado kaj rasismo. La intrigo centras en longa kaj malfacila striko, bazite sur reala striko de 1951 kontraŭ la minentrepreno Empire Zinc Company de la kantono Grant, Nov-Meksiko. En la filmo, la minkompanio estas identigita kiel "Delaware Zinc", kaj la loko estas "Zinctown, New Mexico". La filmo montras kiel la ministoj, la kompanio, kaj la polico reagas dum la striko. En novrealisma stilo, oni uzis realajn ministojn kaj ties familiojn kiel aktoroj en la filmo.

La tuta filmo.

La filmo estas unu de la malmultaj filmoj konservitaj de la Kongresa Biblioteko de Usono pro sia historia kaj kultura gravo. En 2001 oni filmis revizion de la afero de la Holivuda Dekopo kaj la farado de La tersalo, dum kiu la kontraŭkomunisma konspiro de senata komisiono, polico, politikistoj, juĝistoj, ktp., kreis malfacilaĵojn por la realgio de la filmo, klopodis rabadi la filmaĵojn kaj eĉ deportis la meksikan protagonistinon, kiu devis filmi en Meksiko la lastajn scenojn. La rezulto estis la filmo One of the Hollywood Ten.

La diskriminacio trudita de la entrepreno konsistas en tio ke la laboristoj meksik-usonanoj ricevas salajron malpli altajn ol tiuj de laboristoj de anglosaksa deveno por la sama laboro; tiel la konflikto sumas la lukton por rajtoj de laboristoj kaj kontraŭ etna diskriminacio. La filmo inkludas ankaŭ montron de la emancipiĝo de virinoj, ĉar kiam la luktemo dekadencas en la fortoj de la laboristoj, estas la edzinoj kiuj anstataŭas ilin en la lukto, eĉ spite opozicion de la edzoj. Tiel kune kun la defendo de la necesa unueco por akiri venkojn en la sociaj luktoj, estas konkludo, ke ekzistas ne nur eksteraj faktoroj kiel la diskriminacio aŭ la fitraktado al laboristoj, sed ankaŭ estas internaj evitindaj faktoroj ene de la familioj de la laboristoj mem.

Notoj redakti

  1. Salt of the Earth en la Katalogo de la American Film Institute. Alirita la 13an de Septembro 2021.

Bibliografio redakti