Saltsegilo
tipo de segilo
Saltsegilo estas elektra segilo por tranĉi lignon, plaston, aluminion, maldikan ladon. Ĝi konsistas en dentlamo, kiu per motoro rapide moviĝas ir-reire. Ofte estas gvidlinio por plifortigi la klingon.
Uzado redakti
Ĝi estas tre uzata ĉe lignaĵisto kaj meblisto, ĉar la malgranda klingo permesas bonan manipuleblecon kaj pli precizan tranĉadon. Oni povas tranĉi laŭ linioj aŭ kurboj (Tio ne permesas cirkla segilo). Oni uzas ŝanĝeblajn dentlamojn laŭ la materialo. Por ligno, metalo, plasto aŭ Bi-lamo (uzebla por pluraj materialoj).
Historio redakti
En la jaro 1946 la inĝeniero Albert Kaufmann de firmao Scintilla AG de Solothurn en Svislando, modifas segilon kaj kreas tiun saltsegilon.