Salvador Allende
Salvador Guillermo ALLENDE GOSSENS [salbaDOR ajende] (naskiĝis la 26-an de junio 1908 en Valparaíso, mortis la 11-an de septembro 1973 en Santiago), estis kuracisto kaj la unua socialista[1][2][3] prezidanto de Ĉilio.
Biografio
redaktiAllende, naskita en familio de la supera meza klaso, doktoriĝis pri medicino en 1932 ĉe la Universitato de Ĉilio, kie li aktivis estante marksisto. En 1933 li partoprenis la fondon de Socialista Partio de Ĉilio. Post elekto en la ĉambron de la delegitoj en 1937, li kunlaboris (1939-1942) estante ministro pri sano en la liberala-maldekstra koalicio de prezidento Pedro Aguirre Cerda. En 1945 Allende gajnis unuan fojon (el kvar) mandaton en la ĉambro de la senatanoj.
En 1952 Allende kampanjis unuafoje pri la prezidanteco. Duan fojon en 1958, kiam kun la subteno de socialistoj kaj komunistoj li atingis la duan rangon post la konservativa-liberala kandidato Jorge Alessandri. En 1964 lin decide distancigis kristandemokrato Eduardo Frei. En 1970 Allende sukcesis kiel kandidato de Unuiĝo de la Popolo (Unidad Popular, d:Q1279966), koalicio el socialistoj, komunistoj, radikaluloj kaj kelkaj kristandemokratoj. En konkurenco kun du pliaj kandidatoj li gajnis 36,3 procentojn de la voĉoj. Manke de majoritato lian elekton devis konfirmi la kongreso, en kiu ekzistis forta dekstra opozicio. Tamen tiu konfirmo okazis la 20-an de oktobro 1970 post kiam Allende garantiis subteni 10 konstituciajn amendojn de la kristandemokratoj.
Post la inaŭguro de la 3-a de novembro 1970, Allende komencis reformi la ĉilian socion laŭ socialismaj principoj, konservante la demokratian formon de la regado, respektante civilajn rajtojn kaj agante en la kadro de la leĝoj. Li senpropraĵigis la kuprokompaniojn de Ĉilio, kiuj estis en usona posedo, sen kompenso, kio furiozigis la usonan registaron kaj malfortigis la fidon de eksterlandaj investontoj. Lia registaro ankaŭ klopodis aĉeti plurajn gravajn private poseditajn firmaojn de la minada kaj prilabora branĉo kaj subtenis la transprenon de vastaj agrokulturaj kompleksoj flanke de kamparanaj kooperativoj. Celante redistribuon de enspezoj, li iniciatis grandajn salajraltigojn kaj glaciigis prezojn de ĉiutage bezonataj varoj, kiel bazmanĝaĵoj. Allende ankaŭ larĝskale presigis monon por redukti la financan deficiton, kiun kaŭzis la aĉeto de firmaoj de la baza industrio. En 1973 Ĉilio suferis stagnantan produktadon, malkreskantajn eksporton kaj malplian investadon en la privata sektoro, elĉerpitajn financajn rezervojn, strikojn kaj kreskantan inflacion. Usono kaj okcidenta Eŭropo rifuzis kreditojn. Aliflanke Allende realigis socialajn plibonigojn por la malriĉuloj. Ekzemple ĉiu infano ĝis la fino de la lernejo ricevis ĉiutage duonan litron da lakto senpage. Dume en la meza klaso kreskis malkontento.
Kvankam Allende plu ĝuis la subtenon de multaj laboristoj kaj kamparanoj; lia koalicio gajnis 44 procentojn de la voĉoj ĉe la baloto al la kongreso en marto 1973; tamen kun subteno flanke de CIA, armea puĉo sub la gvido de generalo Augusto Pinochet renversis lian registaron je la 11-a de septembro de la sama jaro. La prezidantan palacon alpafis kaj aviadiloj kaj tankoj, dum ene Allende kun malmultaj kunlaborantoj kaj gardistoj prepariĝis je defendo. Antaŭ la fona knalado de pafoj kaj eksplodoj li direktis kun trankvila voĉo lastan paroladon al la publiko. Li parolis pri sia amareco pro la perfido de la armea gvidantaro, pri tio, ke li ne kapitulacos kaj ke li estas konvinkita, ke iam junaj homoj denove libere iros tra larĝaj aleoj. Post la konkero de la prezidanta palaco Moneda oni forportis la kadavron de Allende kaj kaŝe enterigis ĝin en sekreta loko. Pri la kaŭzo de lia morto estis kontroverso. Laŭ raporto de atestanto sinmortigo estas tre verŝajna. En 1990 la korpaj restaĵoj de prezidanto Allende estis solene enterigitaj en Santiago.
Postmorte
redaktiLa 23-an de majo 2011 liaj restaĵoj estis elterigitaj por ke speciala medicinista komisiono difinu, ĉu li sinmortigis aŭ estis pafmortigita dum la puĉo de 1973.[4] Evidentiĝis, ke li sinmortigis sin. La rezulton de la esploro anoncis lia nevino, Isabel Allende Bussi, socialista senatorino de Ĉilio.
Referencoj
redakti- ↑ Patsouras, Louis. (2005) Marx in Context (angle). iUniverse, p. 265. “In Chile, where a large democratic socialist movement was in place for decades, a democratic socialist, Salvadore Allende, led a popular front electoral coalition, including Communists, to victory in 1970 (En Ĉilio, kie granda demokrata socialisma movado ekzistis dum jardekoj, demokrata socialisto, Salvadore Allende, gvidis popolfrontan balotkoalicion, inkluzive de komunistoj, al venko en 1970.)”.
- ↑ Medina, Eden. (2014) Cybernetic Revolutionaries: Technology and Politics in Allende's Chile (angle). MIT Press, p. 39. “...in Allende's democratic socialism (en la demokrata socialismo de Allende)”.
- ↑ Winn, Peter. (2004) Victims of the Chilean Miracle: Workers and Neoliberalism in the Pinochet Era, 1973–2002 (angle). Duke University Press, p. 16. “The Allende government that Pinochet overthrew in 1973 had been elected in 1970 on a platform of pioneering a democratic road to a democratic socialism (La Allende-registaro kiun Pinochet faligis en 1973 estis elektita en 1970 sur platformo de iniciatado de demokratia vojo al demokrata socialismo.)”.
- ↑ В Чили эксгумировали останки Альенде ruse
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Tekstoj en Eo el la retejo de SAT en Hispanio kolektitaj okaze de 30-jariĝo de lia morto
- la himno "Ja ni venkos", el la sama retejo,
- kantata per Gianfranco Molle esperante kaj la grupo Inti Illimani hispane en historia filmo de la maldekstra Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro, en julio 1973 en Orienta Berlino, du monatojn antaŭ la puĉo en Ĉilio (ambaŭ sondosieroj el Jutubo)
Ĉefaj eventoj (1945–1961) | Ĉefaj eventoj (1962–1991) | Specifaj artikoloj | Ĉefaj partoprenintoj | Pliaj gravaj personoj |
---|---|---|---|---|
Ĝenerala kronologio:
|
1960-aj jaroj (daŭrigo):
Daŭrantaj konfliktoj: |
|
Politikaj ĉefuloj: |
Politikaj ĉefuloj: |