Salvador Aragay

hispana esperantisto
(Alidirektita el Salvador Aragay i Galbany)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Salvador ARAGAY I GALBANY (en Esperanto ankaŭ Salvadoro ARAGAJ; mortis la 29-an de julio 2020 en Barcelono[1]) estis kataluna esperantisto, filo de Jaume Aragay i Pujols. En la 60-aj jaroj li estis kunfondinto kaj prezidanto de HEJS.[2] Poste li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

Salvador Aragay
Persona informo
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li aktivis en Barcelona Esperanto-Centro[3] kaj estis unu el la organizantoj de la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.

Li gvidis multajn Esperanto-kursojn, eĉ en loka televido en Sabadell.[4]

Fontoj redakti

  1. https://inmemoryd.com/esquelas/Salvador-Aragay-Galbany_759498
  2. S. Aragay: La kunsido de H. E. J. S. en Valladolid, en: Boletín n-ro 134, paĝo 566.
  3. Federación Española de Esperanto: Grupos asociados. Arkivita el la originalo je 2007-12-15. Alirita 2008-02-28.
  4. Televida Esperanto-kurso, en: Eventoj n-ro 19.

Eksteraj ligiloj redakti