La Salvina mutuo (Mitu salvini) estas specio de birdo de la familio Kracedoj kiu estas parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salvina mutuo
Salvina mutuo
Salvina mutuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Mitu
Specio: M. salvini
Mitu salvini
(Reinhardt, 1879)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Tiu specio troviĝantas en subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj ĝis 600 msm el la Makarena Montaro al suda Kolombio, orienta Ekvadoro, kaj nordorienta Peruo. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Aprezata ĉasbirdo, la Salvina mutuo estas malpliiĝanta tra la hom-loĝataj areoj de ties teritorio, sed tiu meleagrogranda birdo ŝajne rezistas en areoj sen ĉaspremoj.

Aspekto redakti

Averaĝe tiu specio estas 89 cm longa. La plumaro estas bluecnigra brila kun blankaj flankoj, ventro kaj vostopinto. Ĝi havas kreston male al proksime parenca samgenrano nome la Norda mutuo. La beko estas ruĝa aŭ oranĝeca, tre kurba, la kruroj estas ruĝecaj.

Ekologio redakti

Ili manĝas falintajn fruktojn kaj semojn, en paroj, solece aŭ en malgrandaj grupoj. Ili estas de surgrunda kutimaro.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • National Geographic 2009 [1]
  • Rodríguez Mahecha, José Vicente; Nigel Hughes; Olga Nieto kaj Ana María Franco (2005) Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas: 60. Bogotá: Conservación Internacional.