Salvo en Tiszakécske

La salvo en Tiszakécske apartenas al la kruelaj okazintaĵoj en Hungario dum la Hungara revolucio de 1956.

La ĉefplaco nuntempe

Historio redakti

Famo de la revolucio alvenis ankaŭ en tiam silenta vilaĝo Tiszakécske. La loĝantoj aranĝis apogan marŝon en la 27-an de oktobro antaŭtagmeze. La amaso ariĝis antaŭ la loka uzino, poste ili marŝis al la ĉefplaco, kie situis la preĝejo kaj la administrejo. Alvenantaj al la placo ili estis ĉ. 1500-2000. La amaso foje kantis la nacian himnon, foje aŭdis homojn, kiuj raportis pri la revolucio en Budapeŝto, sed estis aliaj, kiuj deklaris postulojn.

 
Monumento en la ĉefplaco
 
Memorŝtono kun listo de la mortintoj

Dum la kunveno oni vidis, ke armea flugmaŝino flugas supre. Tiutempe venis misfamo al armea flughaveno de Kecskemét, ke en Tiszakécske la amaso volas pendumi la lokan partiestron kaj la vilaĝestron. La flughavenestro sendis batalaviadilon, la piloto raportis, ke li vidas amason en la placo. La flughavenestro sendis pli novan batalaviadilon jam kun ordono de pafado. Tiu aviadilo mitralis la senarmilan amason, ĝis la amaso forkuris. Mortis 17, estis vundita 110 da homoj. La ceteraj rifuĝis plejparte en la preĝejon. Post la salvoj ili revenis kaj komencis savi la vunditojn. Inter la amaso estis ankaŭ kuracistoj, kiuj tuj agis, eĉ la loka pastro faris la farendaĵojn. Ĉiuj tukoj de la preĝejo estis uzitaj ĉe la vundoj. La vunditoj estis liveritaj al la proksimaj hospitaloj.

En tiu tago ankaŭ en Kecskemét, Kiskunhalas kaj Kiskőrös okazis similaj batalaviadilaj atakoj. La menciita piloto mortis post 3 jaroj en nebula cirkonstanco, sed en tiuj jaroj tio estis kutima.

Ekde 1998 okazis diversaj akuzoj kontraŭ la membroj de la flughaveno ankoraŭ vivantaj. Plejparte oni konstatis ke la agoj jam malvalidiĝis, kelkfoje oni verdiktis prizonojn, tamen prokrastitajn.

Memorigiloj redakti

  • monumento kaj memorŝtono en la ĉefplaco
  • la menciita tago estas oficiale funebra tago en Tiszakécske

Fontoj redakti