Sam Francis

usona artisto

Samuel Lewis FRANCIS (25a de Junio, 1923 – 4a de Novembro, 1994) estis usona pentristo kaj presartisto.

Sam Francis
Persona informo
Aliaj nomoj Francis, Samuel Lewis‏
Naskiĝo 25-an de junio 1923 (1923-06-25)
en San Mateo
Morto 4-an de novembro 1994 (1994-11-04) (71-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortokialo prostata kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Nishimachi International School • San Mateo High School
Familio
Edz(in)o Teruko Yokoi • Mako Idemitsu
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • grafikartisto • ilustristo • litografisto
Verkoj Untitled (Black Clouds)
vdr

Francis militservis en la Usona Aerarmeo dum la Dua Mondmilito antaŭ esti vundita dum flugomanovroj.[1] Li estis en hospitalo dum kelkaj jaroj, kaj tie estis vizitita de artisto David Park en 1945, post kio li ekpentris. Elhospitaligita, li revenis al Berkeley, kie li studis arton. Li ricevis tie gradigon (1949) kaj magistrigon (1950) el la Universitato de Kalifornio en Berkeley, kie li studis botanikon, medicinon kaj psikologion.

Francis estis dekomence influita de la verkaro de abstraktaj ekspresionistoj kiel Mark Rothko, Arshile Gorky and Clyfford Still. Lia aparta stilo estis influita ĉefe de la verkaro de Jackson Pollock. Li finfine iĝis iel asocia kun dua generacio de abstraktaj ekspresionistoj, kiel Joan Mitchell kaj Helen Frankenthaler, kiuj estis pli kaj pli interesataj en la ekspresionisma uzado de koloro.

Literatura verko redakti

Notoj redakti

  1. Retejo de Samuel L. Francis Foundation Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Pri la Artisto Arkivita la 2an de Marto, 2009, en Wayback Machine. Samfrancisfoundation.com. Alirita la 5an de Aprilo, 2014.

Eksteraj ligiloj redakti