Samambaia (Federacia Distrikto)
Samambaia estas oficiale administra regiono en Federacia Distrikto, neoficiale grandurbo de Brazilo. La loknomo venis de la samnoma rivero. Kodo de la urbego estas RA XII.
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 220,806 (en 2013)
- Supermara alteco:
- Areo: 102,6 km²
- Telefonkodo: +55 61
- Poŝtkodo: 72400-000
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 15° 52′ 34″ S 48° 05′ 19″ U / 15.87611 °S, 48.08861 °U (mapo)
GeografioRedakti
Samambaia situas en meza parto de la lando sur altebenaĵo. Braziljo troviĝas 25 km. Limoj de la administra regiono estas Santo Antônio do Descoberto, Ceilândia, Taguatinga, Riacho Fundo kaj Recanto das Emas.
HistorioRedakti
En la 1950-aj jaroj oni komencis projekti kaj konstrui la novan ĉefurbon Braziljon. Paŝo post paŝo la ĉefurbokonstruistoj komencis konstrui proprajn neleĝajn domojn ankaŭ en tiu loko. Samambaia estis oficiale fondita en 1989, pli frue ĝi apartenis al Taguatinga.
KlimatoRedakti
Klimato de Samambaia estas seka en vintro, sed malseka en somero. La averaĝa temperaturo estas 20 °C. La varmo kulminas en septembro (16-28 °C), malkulminas en julio (13-25 °C). Jare pluvas ĉ 1500 milimetroj. Plej ofte pluvas inter oktobro-aprilo.
TrafikoRedakti
Samambaia havas 3 metroostacioj, krome aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.