Samara (urbo)

urvo en Rusio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Samara

Samara (ruse Самара) estas milionurbo en Samara provinco en Rusio. Samara estas la sesa plej granda urbo de la lando kaj estas grava universitata urbo: Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 1 169 719 loĝantoj sur areo de 541 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 162 loĝantoj/km². Samara estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга).

Samara
milionurbo • urbego • urbo • fortreso

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Samara provinco
Poŝtkodo 443000–443999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 169 719  (2017) [+]
Loĝdenso 2 162 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 11′ N, 50° 7′ O (mapo)53.18333333333350.116666666667Koordinatoj: 53° 11′ N, 50° 7′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 541 km² (54 100 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Samara (Samara provinco)
Samara (Samara provinco)
DEC
Samara
Samara
Situo de Samara
Samara (Rusio)
Samara (Rusio)
DEC
Samara
Samara
Situo de Samara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Samara [+]
vdr

Ĝi estis ankaŭ nomata kiel Kujbiŝev (Куйбышев) ekde 1935 ĝis 1990. (Ekzistas ankaŭ la alia urbo Kujbiŝev en Novosibirska provinco en Rusio. Ankaŭ la alia urbo Bolgar en Tatarstano en Rusio antaŭe estis nomata kiel Kujbiŝev.)

Bazaj informoj redakti

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 36401.

La interurba telefona kodo estas 8462, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 1 horo (en jaro 2005).

En jaro 1959 la urbo havis 806 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 1176 mil loĝantojn.

Geografio redakti

Samara estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга) kiu ĉi tie estas Saratova akvujo (Саратовское водохранилище) ĉe enfluo de rivero Samara (Самара).

Historio redakti

 
Riverborda panoramo de Samara

La unua mencio okazis en 1357. Samara estis fondita en 1586 kaj ricevis urban staton en 1780.

Edukado redakti

En Samara 14 universitatoj kaj aliaj altlernejoj funkcias, la plej fama okupiĝas pri spacoveturado.

Ekonomio redakti

Samara estas urbo de la peza industrio. Dum la 2-a mondmilito fabrikoj por flugmaŝinoj translokiĝis el la okupitaj lokoj tien.

Trafiko redakti

Samara havas internacian flughavenon kaj gravan fervojan stacidomon. La rivera haveno faras kontaktojn kun Volgogrado, Rostov, Nigra Maro, Kaspia maro, Niĵnij Novgorod, Moskvo kaj Balta maro. En la urbo krom la kutimaj vojaĝiloj ankaŭ metroo funkcias. Tramoj funkcias ekde la 25-a de februaro 1915.

Ĝemelurboj redakti

 
Ortodoksa katedralo en Samara

Esperanto en Samara redakti

En la urbo funkcias esperanto-klubo ekde la frua 20-a jarcento. Ĝi tenas kontaktojn kun la esperanto-klubo de Stuttgart, kiu estas ĝemelurbo de Samara.

Esperantistoj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti