Sambahsa-mundialect

Lingvo

Sambaha-mundialect estas lingvo inventita de franco Olivier Simon. Ĝi aperis en la reto en Julio 2007. Ĝia nomo venas de sam (sama) kaj bahsa (lingvo), de mundial (monda) kaj dialect (dialekto). Ĝi situas meze inter rekonstruita lingvo kaj inventita helplingvo.

Fontoj redakti

La ĉefa bazo de la sambahsa vortaro kaj gramatiko estas rekonstruita hindeŭropa pralingvo. Sed vortoj el ties diversaj subgrupoj estis ankaŭ inkluzivitaj. Teknikaj kaj sciencaj vortoj venas el la greka kaj la latina. Vortoj de sambahsa kutime venas el almenaŭ du lingvoj, ĝenerale eŭropaj lingvoj, sed la fontoj ampleksas lingvojn de la islanda al la japana, inkluzivante vortojn el la turka, araba, svahila, sanskrita, indonezia kaj ĉina.

Gramatiko redakti

La gramatiko estas esence hind-eŭropa, kun kvar genroj (vira, ina, neŭtra, kun aldono de nedeterminita, por vivaĵoj de ambaŭ aŭ ajna sekso), laŭ la vera sekso de la estaĵoj, kvar kazoj (nominativo, akuzativo, dativo kaj genitivo), nepraj por artikoloj kaj pronomoj, libere uzeblaj ĉe substantivoj, verboj kun ŝanĝiĝantaj radikoj laŭ la tempoj (prezenco kaj pasinteco) kaj diversaj finaĵoj laŭ la personoj. La gramatiko estas tamen reguligita.

Ekzemplo de konjugacio redakti

Ni konsideru la verbon aure, aŭdi. En prezenco, la verbaj formoj estas: auro, aurs, aurt, aurm(o)s, yu aurte, aurnt.

En pasinteco: ieurim, ieurst(a), it, ieuram, ieurat, ieureer. Sed, pro la radikŝanĝo, eblas konjugacii ĝin sen la finaĵoj, tiel: io ieur, tu ieur, is/ia/id/el ieur, wey ieur, yu ieur, ies/ias/ia/i ieur. Tiu senfinaĵa konjugacio ne eblas se la radiko restas senŝanĝa.

Krom tiuj du bazaj formoj ekzistas malsimpla pasinteco, futuro, ordono k.t.p.

Ekzemplo de deklinacio redakti

Jen la formoj de la persona pronomo de la tria persono, kiu ankaŭ uziĝas kiel difina artikolo. Ĉar deklinacio ne estas nepra ĉe substantivoj, artikoloj uziĝas por signi iliajn genron kaj kazon.

Singularaj formoj

Kazo/Genro Vira Ina Neŭtra Nedeterminita
Nominativo is ia id el
Akuzativo iom iam id el
Dativo ei ay ei al
Genitivo ios ias ios al

Pluralaj formoj

Kazo/Genro Vira Ina Neŭtra Nedeterminita
Nominativo ies ias ia i
Akuzativo iens ians ia i
Dativo ibs iabs ibs im
Genitivo iom iam iom im

Alfabeto kaj prononco redakti

Sambahsa-mundialect uzas la latinan alfabeton sen diakritaj signoj [1]. La prononco estas baze regula, sed sekvas multajn regulojn, kiuj ebligas rektan prunton de vortoj el diversaj lingvoj kun konservo de la prononco, apud la bazaj hind-eŭropaj vortoj, kiel pater. Ekzemple, bureau prononciĝas kiel en la franca, point, kiel en la angla.

La lingvo enhavas plurajn por iuj homoj malfacilajn sonojn, kiel /ø/ (eu), /y/ (ue aŭ y), /ə/ (e, en iuj cirkonstancoj), /ç/ kaj /x/ (sh kaj kh) kaj /θ/ (th).

Ekzemplo redakti

Pos long yars passit un prince iter unte id land ed is ieur un geronto narre od apter id akenhag, eet un castell quer un princesse uns daumost beauteit, namen ia Bell Aiwoswohpa, eeswehpneut pon ja cent yars, ed con iam swohp is roy, ia rayn ed id hol curt. [2]

Post longaj jaroj denove pasis princo tra la lando kaj li aŭdis maljunulon rakonti ke malantaŭ la dorna heĝo estis kastelo kie princino de mirinda beleco, nomita la dormanta belulino, dormadis jam de cent jaroj, kaj kun ŝi dormis la reĝo, la reĝino kaj la tuta kortego.

Notoj redakti

  1. Tamen ekzistas kelkaj senŝanĝaj pruntaĵoj el la franca, kiel à lacafé (por kafejo).
  2. El la vikio de Sambahsa. Rakonto de la fratoj Grimm.

Eksteraj ligiloj redakti