Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Samoso de Grekio. Pri la samnoma triangulforma hinda pastaĵo vidu tie.

Samoso (greke Σάμoς) estas greka insulo en la Egea Maro, en la antikva regiono de Ionio. Nuntempe la insulo administre apartenas al samnoma provinco, kiu krome ankoraŭ inkluzivas kelkajn pliajn insulojn.

Samoso
insulo, poliso [+]

AkvejoMediteraneo

Koordinatoj37° 45′ N, 26° 50′ O (mapo)37.7526.8333Koordinatoj: 37° 45′ N, 26° 50′ O (mapo)
Plej alta punktoKerkis [+]

Longo27 km (17 mi)
Akvokolektejo476 km² (47 600 ha) [+]
Areo476 km² (47 600 ha) [+]
Loĝantaro32 977 [+] (2011)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo931 xx [+]

Samoso (Grekio)
Samoso (Grekio)
DEC
Map
Samoso

Vikimedia Komunejo:  Samos Island [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo

Samoso estis la patrio de la antikvaj famuloj Pitagoro, Polikrato el Samoso kaj Meliso el Samoso kaj tie verkis ekzemple la poeto Anakreono.

La insulo havas areon de ĉirkaŭ 468 km² kaj enhavas unu el la plej altaj montaroj de la Egeo.

La plej alta monto estas en la Kerketeus Montaro, kun la pinto Vigla (1.433 m). Samoso estas ĉirkaŭ 43 km longa kaj 19 km larĝa.

Ĉefurbo estas Limin Vazeos (Λιμήν Βαθέως). La urbo ankaŭ nomiĝas Vathí (Βαθύ) aŭ Samos-urbo. La insulo havas ĉirkaŭ 42.000 loĝantojn.

Fama tre dolĉa muskatvino estas farata sur Samoso (Samos-vino).

Esperanto en Samoso

redakti

La Princlando de Samos (greke Ηγεμονία της Σάμου, Igemonía tis Sámou; osmanid-turke Sisam İmâreti;[1] turke Sisam Beyliği) estis aŭtonoma tributata ŝtato de la Otomana Imperio de 1834 al 1912.

 
Mapo

Laŭ Enciklopedio de Esperanto[2] movado ekkomenciĝis en 1905 en la tiama princlando Samos sur la samnoma insulo (Osmana imperio). Pioniro estis d-ro Anakreon Stamatiadis, kiu en la 8-a de decembro 1906 en la urbo Vathi fondis Samosan Esperanto-Societon (SES) kun 11 anoj. Kurson gvidis la fondinto-prezidanto por 24 personoj, ĉiuj troveblaj en la adresaro de Zamenhof; la plej malnova sub la n-ro 12.151. Aliaj kursoj funkciis en la komerca lernejo kaj en la mastruma lernejo por knabinoj.

Stranga epizodo provizore haltigis la progreson. Malkleraj vilaĝanoj persvadita de du advokatoj, ke Esperanto estas nur formo de framasonismo, kiu sendube havas kontraŭreligian celon, sukcesis konvinki kelkajn fanatikulojn en la najbara vilaĝo, ke ili punu la malpiajn esperantistojn. Trideko da ili, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kaprompiloj kaj hakiloj iris rekte al la ejo de SES kaj, trovinte neniun pro la trofrueco de la horo, kontentiĝis per tio, ke ili disrompis la kadron de Zamenhof-portreto kaj la bibliotekon, dispecigis la librojn kaj difektis ĉiujn meblojn. Krome ili kriadis, ke ili revenos por mortigi la esperantistojn, se ili daŭrigus kunveni en la ejo. La princo-reganto malpermesis la agadon de SES kun la preteksto, ke per la regula funkciado de SES la publika ordo estas malhelpita.

La nova princo-reganto en la 13-a de septembro 1907 denove permesis la societan agadon, kaj SES tuj pliiĝis, tiutempe kalkulinte 235 anojn. La ateston pri studado akiris 90 E-istoj, inter ili la princino Heleno Kopasis, fondintino de Virina E Grupo. En jan. 1909 estis ekeldonita la gazeto Greklingva Esperantano; pri kiu la samosa deputitaro decidis, ke ĝi fariĝu ŝtata kaj presita senpage en la princa presejo, kaj surportu sur ĝia unua paĝo la princlandan blazonon. Okazis leĝa decido ankaŭ pri la reprezentado oficiala de Samos ĉe la 5-a UK, kiun rolon plenumis Stamatiadis.

La entuziasmon pro la sukcesoj bone esprimis granda E koncerto en la urba teatro. Venis ankoraŭ pli favora leĝo sub n-ro 2342 la 8-a de oktobro 1910, kiu Esperanton enkondukis kiel devigan fakon en ĉiujn lernejojn de Samos. Diras la leĝo:

Ni, Andreo Emanuelo Kopassis, princo de Samos, konforme kun la voĉdonado de la Parlamento de Samos, decidas kaj dekretas:
Nura artikolo. La tuta presado de l'organo de la Samosa Esperantista Societo estos efektivigata senpage de la oficiala Presejo ; la Registaro estas rajtigata ordoni la enkondukon de la helpa internacia lingvo Esperanto en ĉiujn lernejon de la Insulo, enskribigi ĝin sur la programon kiel devigan lernfakon, kaj instruigi ĝin en la diritaj lernejoj de la anoj de la Samosa Esperantista Societo.
La jena leĝo, balotita de la Parlamento kaj aprobita de ni, estos publikigata de la Registaro kaj plenumata kiel leĝon de la Princlando.
Port-Vathy, la S-an de oktobro 1910[3].

Laŭ la Greklingva Esperantisto de decembro 1911 Esperanto estis instruata en 31 urboj kaj urbetoj de 50 geinstruistoj por 1740 gelernantoj.

Lokaj Esperantistoj

redakti

Galerio

redakti

Referencoj

redakti