Samseksaj edzeco kaj edzineco

edzeco inter du viroj aŭ inter du virinoj

Samseksa edzeco kaj edzineco estas laŭleĝa civila ligo de du personoj de la sama sekso, jure egala al geedzeco - la sola diferenco inter ili estas la sekso de la personoj. Personoj kiu estas en samseksa edz(in)eco nomiĝas edzoj aŭ edzinoj, same kiel en geedzeco.

Samseksaj partnerecoj tutmonde
  •  Samseksa edz(in)eco (ringoj: kazoj de individuoj)
  •  Leĝo deviga, kiu establas samseksan edz(in)econ ankoraŭ ne efektivan
  •  Plena agnosko de eksterlandaj samseksaj edz(in)ecoj
  •  Registrita partnereco
  •  Limigita jura rekono (partneraj atestoj, ktp.)
  •  Limigita agnosko de eksterlandaj samseksaj edz(in)ecoj (loĝrajtoj por edz(in)o)
  •  Ŝtato submetata al internacia kortuma decido rekoni samseksan edz(in)econ
  •  Neniu registrado
  • La termino "samseksa edz(in)eco" ekzistas en juro de kelkaj ŝtatoj.

    Jura situacio en diversaj ŝtatoj redakti

    Agnosko redakti

    Kelkaj ŝtatoj kaj teritorioj nuligis la kondiĉon pri malsameco de la seksoj de la personoj kiuj volas interedziĝi. Je la 18-a de julio 2013 en la ŝtatoj kiuj agnoskas la samseksajn interedzecojn loĝis ĉ. 998 989 162 personoj.

    La ŝtatoj kiuj agnoskas la interedzecojn de la samseksaj personoj kaj ebligas fari tiajn interedziĝojn estas (kronologie):

    La 12-an de oktobro 2013 la parlamento de Aŭstralia Ĉefurba Teritorio konsentis fari la samseksajn interedziĝojn en tiu ĉi teritorio. La leĝo ne rilatis nur al la loĝantoj de Kanbero, sed de la tuta ŝtato. Tamen, la 12-an de decembro 2013 la Aŭstralia Supera Kortumo nuligis la leĝon kaj malfaris la 27 ĝis tiam faritajn samseksajn interedzecojn.

    La ŝtatoj kiuj nur agnoskas la samseksajn interedzecojn (faritajn aliloke):

    En aliaj ŝtatoj kie oni ne laŭleĝigis samseksan edz(in)econ, tiaj ligoj faritaj ekster la landlimoj ekestas ne-formalaj partneraj ligoj kun neniaj rajtoj, se la ŝtato ne havas koncernan leĝon.

    Ekzistas ankoraŭ alia ebleco por fari civilan ligon de du personoj de la sama sekso – registrita partnereco, kiu estas atingebla en pli multaj ŝtatoj.

    Malpermeso redakti

    La ŝtatoj en kiuj konstitucio limigas la interedzecon al malsamseksaj paroj:

    Opinioj de scienca socio redakti

    Timosentoj pri sorto de civilizacio post laŭleĝigo samseksajn edz(in)ecojn malsamopinias antropologiistoj ligintaj kun Usona Antropologa Asocio. En 2004 jaro ili publikigis la jenan deklaracion:

     
     La rezultoj de antropologaj esploradoj pri hejmoj, parenceco-interrilatoj kaj familio, kiu estis faritaj en diversaj kulturoj dum pli ol unu jarcento, neniel protektas aserton, ke la civilizacio aŭ kapableco travivi de socio dependas de geedzeco, subtentanta escepte kiel aliseksema institucio. Antropologiaj studoj prefere subtenas la tezon ke larĝa gamo de malsamaj tipoj de familioj, inkluzivanta familioj bazitaj sur la interrilato inter personoj de la sama sekso, povas kontribui al la stabiligo kaj humanigo sociojn. 
    — Usona Atropologa Asocio, 2004[1]

    La opinion de antropologia asocio konsentas ankaŭ membroj de Usona Psikoanalitika Asocio, kiu substrekas la fakton, ke (ge)edz(in)eco estas fundamenta homa rajto kaj ĉiu, sendepende seksan orientiĝon rajtu ĝui ĝin:

     
     Ĉar (ge)edz(in)eco estas fundamenta homa rajto kaj individua elekto de ĉia persono, ni agnoskas, ke ŝtato ne rajtas negative ingeri parojn de personoj de sama sekso, kiu decidis edz(in)iĝi kaj oferu al ili plenan egalecon de rajtoj kaj devoj per ebleco edz(in)iĝi. 
    — Usona Psikoanalitika Asocio, 1997[2]

    La pozitivan opinion pri samseksaj edz(in)ecoj havas ankaŭ Usona Psikiatrika Asocio:

     
     Usona Psikiatrika Asocio subtenas enkondukon samseksaj edz(in)ecojn kun ĉiuj rajtoj, privilegioj kaj devoj, kiu ĝi donas kaj kontraŭas ajn restriktojn en atribuado la samajn rajtoj, privilegioj kaj devoj. 
    — Usona Psikiatrika Asocio, 2005[3]

    Usona Psikologia Asocio mem prenis la rolon de la lidero en batalo pri rajtoj de samseksemaj personoj, kontraŭante ajn juran diskriminacion de iliaj ligoj:

     
     Usona Psikologia Asocio prenas sur si la rolon de la lidero en batalo kun ajna jura diskriminacio de ligoj de personoj de sama sekso. Samtempe, Asocio aktive instigas psikologoj elimini ĉi-tiun diskriminacion en terapeŭtika praktiko, enketoj kaj edukado ("Ethical Principles," 2002, p. 1063). Asocio garantios sciencaj fontoj de informoj en socia debato rilata al seksa orientiĝo kaj samseksaj edz(in)ecoj.  
    — Usona Psikologia Asocio, 2004[4]

    Brita Psikologia Asocio, partoprenante batalon pri egalrajteco, rimarkigas sciencajn enketojn kiu asertas manko de diferenco inter samseksemaj kaj aliseksemaj personoj, iliaj ligoj kaj kapableco eduki infanojn:

     
     Psikologistoj ĝenerale koalicias kun personoj kiu batalas pri egalrajteco, ankaŭ en kunteksto de (ge)edz(in)ecoj. Kvankam en pasinteco psikologio traktis samseksemon kiel patologio, hodiaŭ tuta eŭropa kaj usona psikologio prezentas samseksemon kiel la normo kaj aktive apogas rajtoj de gesamseksemuloj. (...) Dominas ĉi-tie du tipoj da argumentoj. Unua pri multo da enketoj kiu diras pri manko de diferenco ĉe infanoj edukaj per paroj de personoj de sama kaj malsama sekso kaj manko de diferenco en psika sano de ĝustaj samseksemuloj kaj aliseksemuloj kaj manko de diferenco en kvalito de ligoj samseksemaj kaj aliseksemaj. Dua argumento temas pri psikologaj enketoj kiu montras damaĝoj kaŭzintaj pro socia ekskludo kaj ligita kun tio sufero de gesamseksemuloj (kaj iliaj familoj) kiel signifo de tirano. 
    — Brita Psikologia Asocio[5]

    Similia, kiel pli alte prezentita, pozicio prezentas sociologoj ligintaj en Usona Sociologa Asocio, kiu restrikto de difino de (ge)edz(in)eco al nure ligo de virino kaj viro nomas la celtaŭgan diskriminacion de samseksemuloj kaj la atako al socia bono:

     
     
    • Lige kun la fakto, ke la temo de interesiĝo de membroj de Usona Sociologa Asocio estas i.a. demandoj ligitaj kun biologa kaj socia sekso, sekseco, familio, eduko de infanoj, religio, kulturo kaj sociaj sistemoj de malegaleco kaj iliaj konsekvencoj,
    • lige kun la fakto, ke la celo de Asocio estas evoluo de sociologio kiel scienca disciplino kaj fako kiu servas al socia bono,
    • lige kun la fakto, ke leĝaj reguladoj definintaj (ge)edz(in)eco kiel ligo nure inter virino kaj viro, celtaŭge diskriminacias samseksemulojn kaj edukintaj per ili infanojn per rifuzo aliron al defendo, privilegioj kaj devoj donataj al geedzecoj,
    • lige kun la fakto, ke tiaj juraj solvoj estas motivantaj pro kontraŭsociaj antaŭjuĝoj, ne sciencaj enketoj,
    • lige kun la fakto, ke sociologaj enketoj senpaŭze demonstras, ke sistemoj de malegaleco detruas socian bonon,
    • ni konstatas kio okazas: Usona Sociologa Asocio rigore kontraŭas jurajn solvojn kiu reduktas difino de (ge)edz(in)eco al nure ligo de virino kaj viro. 
    — Usona Sociologa Asocio, 26-a de marto 2004[6]

    Kontraŭuloj redakti

    Kontraŭuloj prezentas la kunedziĝon (aŭ pli kutime "geedziĝon") kiel necesan kontrakton inter viro kaj virino, pro malsimilecoj inter la du seksoj, sed nenecesa inter du personoj de la sama sekso. Multaj kontraŭuloj ankaŭ uzas religiajn kialojn.

    Tamen, depost kiam la 29-an de novembro 1986 kiel unua eklezio en la mondo, la Remonstrantoj en sia kunveno en Rotterdam decidis tute principe akcepti geajn kaj gejajn rilatojn kiel samvalorajn en religia senco, ĉiam pli da eklezioj en diversaj landoj komencas transpreni tiun starpunkto.

    Piednotoj redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti