Samtavola komunikado

modelo de disa malcentra komputila reto
(Alidirektita el Samtavola ŝutado)

Samtavola komunikado (angle peer to peer) estas modelo surbaze de komputila reto kies elementoj (nodoj) ne rolas ekskluzive kiel klientojserviloj, sed funkcias laŭ du manieroj, estante kaj klientoj kaj serviloj de aliaj retaj nodoj, male al sistemo tia, kia kliento-servilo, laŭ la kutima signifo de la termino.

Montro de svarmo de klientoj el kiu oni el- kaj alŝutas.

La samtavolaj retoj ebligas komuniki kaj elsendflue partumi facile informojn, plej ofte dosierojn, sed ankaŭ kalkulojn, aŭdvidaĵojn, ktp... per Interreto. La inter-paraj teknologioj cetere montriĝis tiel efikaj ke inter-para komunikado estas konsiderata de kelkaj kiel fina ŝtupo al "libero kaj demokratio" ĉe interreto. Sen tion tiom alte taksi, oni ofte konsideras ke inter-para komunikado enhavas filozofion pri partumado kaj profundan komunuman spiritstaton.

Teknike, samtavola komunikado malaperigas gravan restrikton de la centraj komputiloj: antaŭ ol ĝia apero, ju pli enhavo fariĝis populara, des malpli la servilo estis alirebla pro saturaj kialoj. Per inter-para komunikado, la kreskado de enhavo-sukceso havas kiel konsekvencon kreskadon de ties elŝut-facilecon.

Aliro al inter-para reto bezonas uzadon de aparta programo, kiu plenumas kaj klientan kaj servilan funkciojn.

Vidu ankaŭ redakti

Samtavolaj dosierpartumaj klientoj redakti

Jen kelkaj konata samtavoloj dosierpartumaj klientoj: