Samu Fényes [ŝamu fEnjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fényes Samu estis hungara redaktoro, dramisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Feierlicht Salamon ĝis 1881.

Samu Fényes
Persona informo
Naskonomo Feierlicht Salamon
Naskiĝo 28-an de septembro 1862 (1862-09-28)
en Tállya
Morto 28-an de aŭgusto 1937 (1937-08-28) (74-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistofilozofoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samu Fényes[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1862 en Tállya, li mortis la 28-an de aŭgusto 1937 en Vieno.

Biografio redakti

Samu Fényes devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li advokatiĝis. Li estis advokato en Kassa ĝis 1907, poste li translokiĝis al Budapeŝto. En 1908 li fondis gazeton kaj tiutempe li estis konata dramisto. Post fiasko de la Hungara Sovetrespubliko li estis en prizono jaron, pli poste li migris al Vieno. Ankaŭ tie li redaktis gazeton, ekde 1933 ankaŭ en Bukareŝto, kie li kritikis la naziismon kaj politikon de Miklós Horthy. Li havis edzinon ekde 1891.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Jogfejlődés : társadalombölcseleti tanulmány (1893)
  • Kurucz Feja Dávid (dramo, 1902)
  • Friedrich Wilhelm Nietzsche: Also sprach Zarathustra (tradukaĵo, 1907)
  • Háborús jegyzetek (1916)
  • Mátyás (dramo, 1919)
  • Jidli első változása (romano, 1922, ankaŭ germane)
  • Meghibbant világ (romano, 1929)
  • Elektitaj verkoj I–X (1929–1931)
  • A magyar revízió politikai, történelmi és gazdasági megvilágításban (1935, ankaŭ angle kaj rumane)

Fontoj redakti

Referencoj redakti