Samuel Butler (romanisto)

[Por la poeto de la 17-a jarcento, aŭtoro de Hudibras, v. Samuel Butler (poeto)]


Samuel Butler
Persona informo
Samuel Butler
Naskiĝo 4-an de decembro 1835 (1835-12-04)
en Nottinghamshire
Morto 18-an de junio 1902 (1902-06-18) (66-jaraĝa)
en Londono
Tombo St Paul's Churchyard vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater St John's CollegeShrewsbury School vd
Familio
Patro Thomas Butler vd
Patrino Fanny Worsley vd
Gefratoj Harriet Fanny Butler vd
Edz(in)o
Parencoj Anna Worsley Russell vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • pentristo • terkultivisto • sciencfikcia verkisto • tradukistofotisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Britio vd
Aktiva dum 1880–1902 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Samuel Butler

Samuel BUTLER (la 4-an de decembro 1835 - la 18-an de junio 1902) estis Brita verkisto plej bone konata por sia satiro Erevono (en:Erewhon) kaj por sia postmorte eldonita romano La Vojo de Ĉia Karno (The Way Of All Flesh).

Frua vivo redakti

Li naskiĝis en Langar Rectory, proksime al Bingham, Nottinghamshire, Anglujo, al longan serion de klerikoj, destinita, por tiel diri, por kariero en la eklezio laŭ la deziro kaj atendo de sia patro. Li ĉe-estadis la lernejon Shrewsbury School, kie sia prapatro, Episkopo de Lichfield kaj Coventry, estadis rektoro (lernejestro) antaŭ sia emeritiĝo. Post tiam li iris al la "alma mater" (antaŭa diplomiĝejo) de sia patro, St John's College, Kembriĝo, en 1854, ricevante iun Unuan (en:First) en Klasikaĵoj en 1858. La societo de diplomiĝintoj de St. John's estas nomita la Ĉambro Samuel Butler (Samuel Butler Room aŭ SBR) en lia honoro.

Kariero redakti

 
Mezopotamio

Post diplomiĝo ĉe Kembriĝo, li loĝis en malriĉa paroĥo en London dum 1858 kaj 1859 kiel pretiĝado por sia ordinado al la Anglikana klerikaro; tie li malkovris, ke baptismo nenian evidentan diferencon faras al la moraloj kaj konduto de siaj samnivelanoj kaj li komencis pridubi sian fidon. Tiu sperto poste servos kiel inspiraĵo por lia verko La Justa Rifuĝejo (en:The Fair Haven). Korespondadi kun la patro pri la afeo malsukcesis trankviligi sian menson, incitante anstataŭe koleregon de lia patro. Rezulte, li elmigris septembre, 1859 al Nov-Zelando, Brita kolonio ekde 1840, por intermeti kiom eble plej da distanco inter si kaj sia familio. Li verkis pri sia alveno kaj sia vivo kiel ŝaf-zorgisto ĉe Mezopotamia Stacio (Mesopotamia Station) en Unua Jaro en Setlejo Kanterberi (en:A First Year in Canterbury Settlement) (1863).

Li revenis al Anglujo en 1864, kaj ekloĝis en ĉambroj en Clifford's Inn (proksime al Fleet Street), kie li loĝis por la resto de sia vivo. En 1872 lia satira romano Erevono (Erewhon) anonime aperis, kaŭzante iom da babilado pri tio, kiu estus la aŭtoro; kiam Butler sin malkaŝis, iuj esprimis senreviĝon, ke neniu el la pli famaj konjektitaj personoj ĝin verkis.

Erevono faris el Butlar bone konatan figuron, kaj li verkis nombron de aliaj libroj, inkluzive de iu ne tiel sukcesa sekvaĵo, Erevono Revizitata (Erewhon Revisited). Lia parte membiografia romano La Vojo de Ĉia Karno (The Way of All Flesh) ne aperis ĝis post lia morto, pro tio, ke li konsideris tro disputema ĝian atak-humoron kontraŭ Viktorieraa hipokrito.

Erevono malkaŝis longtempan intereson de Butler pri la teorio pri biologia evoluado faritaj de Darvino, kvankam li pasigis multan tempon kritikante Darvinon, interalie certe ĉar li opiniis, ke Charles Darvino ne sufiĉe agnoskis la kontribuon de sia prapatro Erasmus Darwin al la originoj de la teorio.

Beletra historio kaj Kritiko redakti

Butler prilaboris teorion, ke la Odiseo fontis el la plumo de juna Sicilianino, kaj ke la scenejoj en la poemo spegulas la marbordon de Sicilio kaj ties proksimaj insuloj. Li priskribis la indicojn por tia teorio en sia La Aŭtorino de la Odiseo (The Authoress of the Odyssey) (1897) kaj en la enkonduko kaj piednotoj al sia proza traduko de la Odiseo. Robert Graves ellaboris sur tiu hipotezo en sia romano Filino de Homero (Homer's Daughter). Butler ankaŭ tradukis la Iliadon Inter liaj aliaj verkoj troviĝas La Sonetoj de Ŝekspiro Rekonsiderata (Shakespeare's Sonnets Reconsidered) (1899), prezentanta teorion, ke la sonetoj de la Bardo, se rearanĝitaj, rakontas historion pri samseksa amafero.

La Angla satiristo Aldous Huxley malkaŝe konfesis influon de Erevono sur sia romano Brava Nova Mondo (Brave New World).

Verkoj redakti

Projekto Gutenbergo (en:Project Gutenberg) disponas pri A first year... (Unua Jaro ...), Erewhon (Erevono), Erewhon Revisited (Erevono Revizitata), The Way of All Flesh (La Vojo de Ĉia Karno) kaj kelkaj aliaj liaj verkoj por senpaga elŝuto Arkivigite je 2004-04-03 per la retarkivo Wayback Machine. The Authoress of the Odyssey verŝajne ne perretas; tamen, Projecto Gutenberg ankaŭ havebligas la tradukojn de Butler de la Odiseo kaj de la Iliado.

En la 1920-oj Jonathan Cape eldonis la kolektitajn verkojn de Butler en dudek volumenoj sub la titolo The Shrewsbury Edition of the Works of Samuel Butler (La Ŝruzburia Eldono de la Verkoj de Samuel Butler), sed presis nur 750 ekzemplerojn, kio faris kompleton (se entute trovebla) koste neelportebla por la ordinara leganto. Pli facile haveblaj estas la eldonoj publikigitaj de A.C.Fifield en 1908-1914. Erewhon and The Way of All Flesh restas aĉeteblaj kiel paperbindaĵoj.

Biografio kaj Kritiko redakti

Amiko de Samuel, Henry Festing Jones verkis la aŭtoritativan biografion, la du-volumenan Samuel Butler, Author of Erewhon (1835-1902): A Memoir (eo:Memoraĵo far Jones, eldonita en 1919 kaj nun havebla nur en libro-antikvejoj. Projekto Gutenberg Arkivigite je 2004-04-03 per la retarkivo Wayback Machine gastigas malpli longan Skizon (en:Sketch) far Jones. Antaŭ malpli longe, Peter Raby verkis bion: Samuel Butler: A Biography (Hogarth Press, 1991). Unu eldonon de The Way of All Flesh, nun elĉerpita, redaktis Daniel F. Howard kiel Ernest Pontifex, or The Way of All Flesh (Bostono: Houghton Mifflin, 1964). Por kritika studaĵo, plejparte pri The Way of All Flesh, vidu Thomas L. Jeffers, Samuel Butler Revalued (University Park: Penn State Press, 1981).

Eksteraj ligiloj redakti