Samuel Friedrich Günther Wahl

Samuel Friedrich Günther WAHL (naskiĝinta la 2-an de februaro 1760 en Alach, mortinta la 29-an de junio 1834 en Halle) estis germana orientalisto. En Halle li estis profesoro universitata.

Samuel Friedrich Günther Wahl
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1760 (1760-02-02)
en Alach
Morto 29-an de junio 1834 (1834-06-29) (74-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Okupo
Okupo orientalisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Wahl iĝis en 1784 lernejestro de la gimnazio je Bückeburg, 1en 1788 eksterorda kaj en 1808 orda profesoro pri orientalaj lingvoj en Halle. Temis pri verkisto fruktodonega. La temoj de liaj verkoj ne nur tuŝas ĉiujn fakojn de filologio kaj literaturhistorio orientalistaj en la plej larĝa senco (ankaŭ pri Persio, Ĉinio kaj Hindujo), sed pridiskutas ankaŭ demandojn kaj de la klasika kaj de la ĝenerala monda literaturo. Klaras ke pro tioma temaro profundiĝo nur malofte eblis. Tre ŝatata estis siatempe Allgemeine Geschichte der morgenländischen Sprachen und Litteraturen (1784,) kiu tipas por li. Tie oni informatas pri lingvoj kaj literaturoj de la armenoj, egiptoj, koptoj, araboj, fenicoj, judoj, etiopoj, siroj, samaritanoj kja arameoj, ĉinoj, hindoj kaj persoj.

Same senbrida estis la de li eldonita gazeto Magazin für alte … Literatur (1787–90). Koncerne la araban lingvon li famiĝis per la lernolibro Elementarbuch für die arabische Sprache und Litteratur (1789) kiu paralele pritraktis kaj la maldialektan kaj la dialektan arabon. En 1791 sekvis la antologio Neue arabische Anthologie kun multaj ĝis tiam ankoraŭ ne eldonitaj aferoj.

En la siria lingvo li havis siajn meritojn rilate la tekstkritikadon de Peshittho kiu aperas en numero de la supre menciita magazino, pri tekstoj de Amos kaj Ijob. Li nombriĝis inter la malmulto da fakuloj kiuj regis la armenan kies etgramatikon li prezentis ĉe la pagoj 95-113 de sia verko Geschichte der morgenländischen Sprache.

La kono de la persa lingvo pligrandiĝis danke al lia germana prilaboro de la vortaro de J. Richardson: Dictionary Persian Arabic and English (1777–80). Li anka kontribuis al la verko de Joseph von Hammer-Purgstall: Fundgruben des Orients (tradukekzemploj el aĵoj de Shahnameh). Koncerne la biblian ekzegezon li verkis pri Ĥabakuk.

Fonto redakti

Carl Gustav Adolf Siegfried: "Wahl, Samuel Friedrich Günther", ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 40 (1896), p. 593–594, (tie ĉi interrete)