Samuel Johnson

D-ro Samuel JOHNSON (naskiĝis la 17an de septembro, 1709, mortis la 13an de decembro, 1784) estis angla verkisto, eldonisto, literaturkritikisto kaj leksikografo.

Samuel Johnson
Samuel Johnson by Joshua Reynolds.jpg
Persona informo
Samuel Johnson
Naskiĝo 18-an de septembro 1708 (1708-09-18)
en Lichfield, Staffordshire
Morto 13-an de decembro 1784 (1784-12-13) (76-jara)
en Londono
Mortis per surgical complications [#]
Tombo Abatejo Westminster [#]
Religio Anglikanismo [#]
Etno Angloj [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio [#]
Alma mater Kolegio Pembroke • King Edward VI College Stourbridge • King Edward VI School [#]
Partio Tories [#]
Subskribo Samuel Johnson
Familio
Patro Michael Johnson [#]
Patrino Sarah Ford [#]
Edz(in)o Elizabeth Porter [#]
Profesio
Okupo vortaristo • lingvisto • poeto • literaturhistoriisto • verkistoinstruisto • literaturkritikisto • biografo • eseisto • politikistotradukisto • librovendisto [#]
Verkado
Verkoj A Dictionary of the English Language [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Johnson naskiĝis en Lichfield, Staffordshire, la filo de librovendisto. Pro financaj problemoj li ĉesigis sian studadon en Oksfordo sen diplomo kaj eklaboris kiel instruisto. Ekde 1737 li loĝis en Londono.

Johnson verkis beletron (poezion kaj prozon), gazetraportojn, kaj plurajn sciencajn verkojn. Lia literaturscienca ĉefverko estas la dek-voluma Lives of the English Poets ("Biografio de la anglaj poetoj"), kiu prezentis anglajn poetojn kaj ties verkojn. Lia leksikografio ĉefverko A Dictionary of the English Language ("Vortaro de la angla lingvo") dum cent jaroj estis la plej renoma anglalingva leksikono. Li kontribuis al diversaj ĵurnaloj, ekz. The Rambler kaj The Idler, kaj li eldonis la verkaron de William Shakespeare je ok volumoj. Li ludis centran rolon inter aro da intelektuloj, ekz. Oliver Goldsmith, Edmund Burke, David Garrick kaj James Boswell, kiu verkis biografion pri li.

Samuel Johnson mortis en 1784 en Londono.

Listo de verkojRedakti

  • London (poemo, 1738)
  • The Vanity of Human Wishes (poemo, 1749)
  • Irene (tragedio, 1749)
  • A Dictionary of the English Language (leksikono, 1755)
  • The History of Rasselas, Prince of Abissinia (romano, 1759)
  • The Lives of English Poets (literaturkritika verko, 10 vol., 1779-1781)

En Esperanto aperisRedakti

  • Mansardo kaj ĝiaj enloĝantoj : (el la Rambler) ; Antaŭparolo al la angla vortaro ; Disertacio pri la flugarto : (ĉapitro VI de La historio de Rasselas, princo de Abisenio). – En: Angla antologio. – vol. 1. - p. 281-189

Eksteraj ligilojRedakti