Samuel Ray "Chip" Delany, Jr., estas usona profesoro, kiu estas fama pro siaj sciencfikciajsciencfantastaj verkoj. Liaj familiaj originoj estas afrikdevenaj. Li naskiĝis la 1an de aprilo de la jaro 1942 en la urbo Novjorko. Li kreskis en la najbarejo Harlem. Lia patrino, Margaret Carey Boyd Delany (1916-1995) estis biblioteka kontoristo en la sistemo de la Novjorka Publika Biblioteko. Lia patro, Samuel Ray Delany, Sr. (1906-1960), estris la Funebrejon Levy & Delany sur la 7a Avenuo en Harlem, de 1938 ĝis lia morto en 1960. La pioniroj pri civilaj rajtoj, Sadie kaj Bessie Delany, estis liaj onklinoj; li utilis kelkajn el iliaj aventuroj kiel modelo por Elsie kaj Corry en "Atlantis: Model 1924" (Atlantis: Modelo 1924), la komenca novelo en lia parte-membiografia novelaro Atlantis: Three Tales (Atlantis: Tri Rakontoj). Lia avo, Henry Beard Delany, estis la unua afrikdevena episkopo de la Episkopa Eklezio.

Samuel R. Delany
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1942 (1942-04-01) (81-jaraĝa)
en Novjorko
Religio ateismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorkio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato ĉe BuffaloUrba Kolegio de Nov-Jorko • Dalton School • The Bronx High School of Science • Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst • Horace Mann School vd
Familio
Patro Samuel Ray Delany vd
Patrino Margaret Carey Boyd Delany vd
Gefratoj Peggy Delany vd
Edz(in)o Marilyn Hacker vd
Infanoj Iva Alyxander Hacker-Delany vd
Parencoj Henry Beard Delany • Sarah Louise Delany • Annie Elizabeth Delany • Clarissa Scott Delany • Hubert Thomas Delany vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • aŭtoro • kartunisto • eseisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • ĵurnalisto vd
Laborkampo scienco de seksa identeco • spekulativa fikcioliteratura kritiko • literaturo de Usono • Afrik-Usona literaturo vd
Verkado
Verkoj Nova ❦
Babelo-17 ❦
Dhalgren ❦
Hogg ❦
Quark/ ❦
Quark/1 ❦
Quark/2 ❦
Quark/3 ❦
Quark/4 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La familio loĝis en la superaj du etaĝoj de tri-etaĝa privata domo inter kvin- kaj ses-etaĝaj Harlem-aj apartamentaroj. Delany enviis infanojn kun kromnomoj, kaj prenis kromnomon por si dum la unua tago de somera tendaro, kiam lis estis proksimumu 12-jaraĝa. Kiam oni demandis lin pri lia nomo, li respondis, "Plejparte oni nomas min Chip (Ĉip)". Jardekojn poste, Frederik Pohl nomis lin "homo, kiun oni neniam nomas Sam, Samuel, aŭ iu ajn alia variaĵo de la nomo, kiun liaj gepatroj donis al li."[1]

Delany edukiĝis ĉe la Dalton School (Lernejo Dalton) kaj la Bronx High School of Science (Bronx Altlernejo pri Scienco). Dum liaj lernejaj jaroj, oni elektis lin por partopreni Camp Rising Sun (Kampadejo Levanta Suno), la internacia somera studo-programo. Delany kaj poeto Marilyn Hacker renkontiĝis dum ilia unua kuna tago ĉe la altlernejo en Septembro 1956, kaj edziĝis 5 jarojn poste, en Aŭgusto 1961, pro ŝia gravediĝo (kiu senvive naskiĝis). Ilia edzeco, kun periodoj de kunvivado kaj apartiĝo, eksperimentoj pri plur-partneraj amrilatoj, kaj eksteredzecajn amrilatojn kun viroj kaj virinoj fare de ambaŭ), daŭris 14 jarojn; en 1974, ili naskis infanon, Iva Hacker-Delany, kiu iĝis teatra direktoro en Novjork-urbo kaj lastatempe diplomiĝis pri medicino.[2] Delany kaj Hacker fine apartiĝis en 1975, kaj maledziĝis en 1980.

Delany identigis sin kiel geja viro ek de sia adolesko,[3] tamen lia malsimpla edzeco kun Hacker (kiu konis lian seksan orientiĝon, kaj kiu identigis sin kiel lesbanino post ilia maledziĝo), instigis kelkajn aŭtorojn nomi lin ambaŭseksema.[4]

Post la morto de la patro de Delany pro pulmona kancero en Oktobro 1960, kaj lia edziĝo en Aŭgusto, li kaj Hacker ekloĝis en la Orieta Vilaĝo najbarejo de Manhattan, ĉe 629 Orienta 5a Strato. Pro la helpo de Hacker (kiu tiam laboris kiel subredaktoro ĉe Ace Books), verkoj de Delany eldoniĝis en lia 20a jaro. Vere li finverkis tiun unuan romanon The Jewels of Aptor (La Juveloj de Aptor) dum li estis 19-jaraĝa, tuj post kiam li ĉesis la studadon ĉe la Urba Kolegio de Novjorko post lia unua semestro. Naŭ alte taksataj romanoj eldoniĝis inter 1962 kaj 1968, krom du premio-gajnintaj noveloj (en la kolekto Driftglass (Drivovitro) en 1971 kaj poste en Aye, and Gomorrah, and other stories (Jes, kaj Gomoro kaj aliaj rakontoj, 2002). En 1966, dum Hacker restis en Novjorko, Delany longdaŭre vojaĝis al Eŭropo,[5] kaj pasis kelkajn monatojn en Turkio kaj Grekio. Ĉi tiuj lokoj troviĝas en pluraj verkoj liaj de tiu tempo, inter aliaj la romano Nova kaj la noveloj "Aye and Gomorrah" kaj "Dong in a Fisherman's Net" (Hundo en la Reto de Fiŝkaptisto).

Post lia reveno de Eŭropo, Delany ludis kaj vivis en komunumo dum ses monatoj en la Lower East Side (Malalta Orienta Flanko, najbarejo en Manhatano) kun la Heavenly Breakfast (Ĉiela Matenmanĝo), popol-rok-bando. Bert Lee, unu el la membroj de la grupo, poste iĝis fondanto de la Central Park Sheiks; liaj memoroj eldoniĝis kun la titolo Heavely Breakfast (1979). Delany eldonis siajn unuaj ok romanoj kun Ace Books de 1962 ĝis 1967, finante kun la ĉef-verkoj Babel-17 kaj The Einstein Intersection, kiuj sinsekve rekoniĝis kiel la plej bonaj romanoj de la jaro de la Nebula Awards de la Science Fiction Writers of America (Scienc-Fikciaj Verkistoj De Usono).[6][7][8] Lia unua novelo eldoniĝis de Frederik Pohl en la Februaro 1967a numero de Worlds of Tomorrow (Mondoj de Morgaŭ) kaj li lokigis tri pliaj noveloj en aliaj gazetoj tiujare.[6] Post kiam kvar noveloj (inter ili la laŭdata de kritikistoj "Time Considered as a Helix of Semi-Precious Stones" (Tempo Konsiderata Kiel Helico de Mez-Valoraj Ŝtonoj) kaj "Nova" eldoniĝis al ĝenerala laŭdo en 1968, du noveloj, du bildstriaj rakontoj, kaj malgrava eritokaĵo The Tides of Lust (1973). Je la novjariĝo de 1968, Delany kaj Hacker transloĝiĝis al San-Francisko, kaj poste al Londono, antaŭ ol Delany revenis al Novjorko en somero 1971 kaj ekloĝis ĉe la Albert Hotel en la Greenwich Village najbarejo de Manhattan. De Decembro 1972 ĝis Decembro 1974, Delany kaj Hacker loĝis en Marylebone, Londono. En 1972, Delany iĝis vizitanta verkisto ĉe la Centro pri Homaj Sciencoj de Wesleyan University. Dum ĉi tiu tempo, lia verkado okupiĝis serioze pri seksaj temoj, kaj li verkis du pornografiajn verkojn, unu el kiuj (Hogg) oni konsideris tute neeldonebla pro la trajtoj de ĝia enhavo. Fakte, 20 jaroj pasis post kiam Delany finis la verkadon ĝis kiam ĝi aperis.

Malgraŭ tio, ke li ne diplomiĝis, Delany estis profesoro ĉe pluraj universitatoj post 1988. Post aldonaj vizitaj erudiciulaj postenoj ĉe la Universitato de Wisconsin-Milwaukee (1977), la Universitato de Albany (1978), kaj Cornell University (1987), li dum 11 jaroj estis profesoro pri kompara literaturo ĉe la Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst, jaro kaj duono kiel profesoro pri Angla lingvo ĉe ka Universitato ĉe Buffalo, kaj poste transloĝiĝis al la Angla-lingva Fako de Universitato Temple en 2001, kie li daŭre instruas. Lia libro de memoraĵoj Times Square Red, Times Square Blue (1999), Delany utilas la proprajn spertojn por ekzameni la rilaton inter la klopodoj por re-evoluigi Times Square kaj la publikaj seksumaj vivoj de laboranto-klasaj viroj, gejaj kaj negejaj, en Novjork-urbo.

Kelkaj el liaj sciencfikciaj verkoj estas Babel-17 (1966), La Ejnŝtejna Komunaĵo (1967), Nova (1968), Dhalgren (1975), kaj Aflikto sur Tritono (1976). Lia unua romano, sciencfikcia, estas La Juveloj de Aptor (1962), kiu eldoniĝis kiam li aĝis nur 20 jarojn. Ekde januaro de la jaro 2001, li estas profesoro de la angla lingvo kaj de la kreiva verkado en la Universitato Temple en Filadelfio, Pensilvanio. Li estas ankaŭ literaturkritikisto pri sia literatura ĝenro kaj pri gejstudoj.

Referencoj redakti

  1. Pohl, Frederik (November 20, 2010) Chip Delany. The Way The Future Blogs. Alirita 2010-11-20.
  2. The New Ensemble Theatre Co. (TNE) program for Romeo and Juliet, 1998. The New Ensemble Theatre Company, Inc.. Arkivita el la originalo je 2012-11-10. Alirita 2009-10-25.
  3. Delany, Samuel R. "Coming/Out". In Shorter Views (Wesleyan University Press, 1999).
  4. Nelson, Emmanuel Sampath. Contemporary African American Novelists: A Bio-Bibliographical Critical Sourcebook; Westport, Connecticut: Greenwood Publishing Group, 1999; pp. 115-116.
  5. Samuel Delany – The Motion of Light In Water
  6. 6,0 6,1 "ISFDB". Retrieved 2013-04-13. Select a title to see its linked publication history and general information. Select a particular edition (title) for more data at that level, such as a front cover image or linked contents.
  7. "Delany, Samuel" Arkivigite je 2012-10-16 per la retarkivo Wayback Machine. The Locus Index to SF Awards: Index of Literary Nominees. Locus Publications. Retrieved 2013-04-06.
  8. "Science Fiction and Fantasy Hall of Fame". Mid American Science Fiction and Fantasy Conventions, Inc. Retrieved 2013-03-22. This was the official website of the hall of fame to 2004.