Samuil Ŝatunovskij

Samuil ŜATUNOVSKIJ (ukraine Самуїл Шатуновський; naskiĝis en 1859, mortis en 1929) estis soveta esperantisto, hebreo kaj matematikisto.

Li laboris en Germanujo kaj Svislando, poste loĝis en Odeso kiel privatdocento en ties universitato. Post la revolucio Ŝatunovskij fariĝis profesoro en instituto de popolklerigo kaj en politeknika instituto en Odeso. Li estis aŭtoro de gravaj verkoj pri matematiko kaj logiko.

Samuil Ŝatunovskij estis pioniro de Esperanto en la unuaj jaroj de Esperanto-movado en Odeso. Li vigle kunlaboris kun Vladimir Gernet kaj Antoni Kofman. En 1897 li partoprenis en juĝanta komitato de literatura konkurso de la Peterburga Esperanto-Societo. Li kunlaboris al la Fundamenta Krestomatio.