Ponferado

municipo en Hispanio
(Alidirektita el San Adrián de Valdueza)

Ponferado (hispane Ponferrada) estas urbo, municipo kaj ĉefurbo de la komarko Bierzo, Provinco Leono, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Silo kaj Boezo, kaj ĝi estas la dua plej grava urbo en la provinco kun aglomeraĵa areo kun pli ol 94 000 loĝantoj. La urboparto de Ponferado, senkalkuli Flores del Sil, Cuatrovientos, Fuentesnuevas, Dehesas... havas 42 250 loĝantojn, el kiuj 20 297 estas viroj kaj 21 953 inoj.

Panorámica de Ponferrada (43237697250).jpg
Panorama vido de la urbo je oktobro 2018
Ponferado
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24401–24404
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62 963  (2023) [+]
Loĝdenso 222 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 6° 35′ U (mapo)42.546111111111-6.5908333333333Koordinatoj: 42° 33′ N, 6° 35′ U (mapo) [+]
Alto 512 m [+]
Areo 283,17 km² (28 317 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ponferado (Provinco Leono)
Ponferado (Provinco Leono)
DEC
Ponferado
Ponferado
Situo de Ponferado
Ponferado (Hispanio)
Ponferado (Hispanio)
DEC
Ponferado
Ponferado
Situo de Ponferado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ponferrada [+]
vdr
Vido de la urbo Ponferado de malproksime kaj parto de la komarko Malalta Bierzo

Geografio redakti

 
Ponferado en la Provinco Leono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de 38 loĝlokoj nome Bárcena del Bierzo, Bouzas, Campo, Carracedo de Compludo, Columbrianos, Compludo, Compostilla, Cuatrovientos, Dehesas, Espinoso de Compludo, Flores del Sil, Fuentesnuevas, Lombillo de los Barrios, Manzanedo de Valdueza, La Martina, Montes de Valdueza, Otero, Ozuela, Palacios de Compludo, Peñalba de Santiago, La Placa, Ponferrada, Rimor, Salas de los Barrios, San Adrián de Valdueza, San Andrés de Montejos, San Clemente de Valdueza, San Cristóbal de Valdueza, San Esteban de Valdueza, San Lorenzo, Santa Lucía de Valdueza, Santo Tomás de las Ollas, Toral de Merayo, Urbanización Patricia, Valdecañada, Valdefrancos, Villanueva de Valdueza kaj Villar de los Barrios.

 
Ponferado panorame.

Ponferrada okupas totalan areon de 283,17 km² kaj limas norde kun Camponaraya, Cabañas Raras, Cubillos del Sil, Congosto, Carracedelo, Molinaseca, Santa Colomba de Somoza, Priaranza del Bierzo, Benuza, Castrillo de Cabrera kaj Lucillo.

Demografio redakti

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 747 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 60 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj absorbo de najbaraj malgrandaj loĝlokoj. Ĝi distas 113 km de Leono, provinca ĉefurbo.

  • Evoluo de la municipa loĝantaro de Ponferado ekde la jaro 1900 ĝis 2010:
Demografia evoluo
1900 1920 1940 1950 1960 1970 1981 1990 2000 2008 2009 2010
7.188 9.829 13.008 23.773 37.053 45.257 52.499 60.401 62.642 67.969 69.187 68.965

Historio redakti

 
Monumento al la Templano en Ponferado.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. En 1082 oni ordonis konstruon de ponto super la rivero Sil kaj faciligi la trapason de pilgrimantoj de la Jakoba Vojo. De tiu ponto devenas la loknomo kun la senco de ponto plifortigita fere aŭ simple ponto plifortigita, ideo kiu inspiris la blazonon. La areo apartenis al la Regno Leono kaj apartenis al la Templanoj ĝis ties dissolvo en 1312. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj la urbo prosperis komerce, havis muregon, kvar pordegojn kaj judan kvartalon. En la 15-a jarcento okazis konfliktoj inter diversaj nobeloj kaj pro la ribelo "irmandiña".

Ĝi suferis ankaŭ pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (kelkajn fojojn sidejo de la provinca stabanaro). En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj. Poste la urbo prosperis per industrio kaj instalado de elektra termocentralo.

Lingvo redakti

 
Kastelo de Ponferado.

Ponferado estas trilingva municipo, ĉar, krom la hispana, oni konservas en ĝia municipa teritorio la leonan kaj la galegan. Tiusence, la tradicia lingvo de plej parto de la municipo estas la leona,[1][2] sed la hegemonia parolmaniero de kvar okcidentaj submunicipoj (nome Fuentesnuevas, Dehesas, Toral de Merayo kaj Rimor) estas galega, tre miksita kun la leona (ĉefe ĉe Toral de Merayo kaj Rimor).[3] Aliflanke, lingve la historia toponimio de tiuj kvar galegparolantaj lokoj estas propra de asturileona, de kio eblas dedukti, ke la hegemonia lingva elemento en la tuta municipo estis dekomence la asturileona, poste iom anstataŭigita de la galega en la okcidento de la municipo, dum en la cetero de la municipo restas hegemonia la leona, kaj parole kaj toponimie, sed suferanta pli kaj pli kastiliigon.

Monumentoj kaj lokaj turismaj allogaĵoj redakti

  • Kastelo de Ponferado
  • Baziliko de La Anzino
  • Preĝejo Jakobo de Penjalbo
  • Monaĥejo Sankta Petro
  • Preĝejo Sankta Tomaso
  • Preĝejo Sankta María de Vizbajo

Ekonomio redakti

 
Ponferado panorame.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj kaj produktado de vino, fruktoj kaj legomoj), brutobredado kaj ĉasado. Gravas industrio pri konstru-ardezo, pecoj por ventogeneratoroj, siderurgio, kaj diversaj sektoroj kiel vitro, viando, cemento ktp.

Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, muzeoj, piedirado, parkoj) kune kun komerco kaj servoj.

Estas tri dek bazlernejoj, kvar mezlernejoj, universitata kampuso (1 500 lernantoj) kaj aliaj lernejoj; kvar sancentroj kaj universitata hospitalo; 31 apotekoj; kaj diversaj komercaj centroj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abad, Francisco (2003). "Lengua española" para la historia de un concepto y un objeto. Murcia: Universidad de Murcia. p. 143
  2. Menéndez Pidal, Ramón (1906). Menéndez Pidal, Ramón (1906). El Dialecto Leonés. REVISTA DE ARCHIVOS, BIBLIOTECAS Y MUSEOS, pp . 131-132. Arkivita el originalo la 5an de julio 2016. Konsultita la 20an de februaro 2018.
  3. García y García, Jesús. Los límites históricos entre el gallego y el asturiano-leonés en el Bierzo. Arkivigite je 2019-10-10 per la retarkivo Wayback Machine p. 19