San Bartolomé de Tirajana

ISO

San Bartolomé de Tirajana [sambartolome' de tiraĥana] estas municipo sur la kanaria insulo Gran Canaria en la hispana provinco Las Palmas de Gran Canaria. La nomo estas uzata ankaŭ por la urbo aŭ vilaĝo, kiu estas la administra centro.

San Bartolomé de Tirajana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Aŭtomoma regiono Kanarioj
Provinco provinco Las Palmas de Gran Canaria
Fondita 1502–1506
Poŝtkodo 35290
Retpaĝaro www.maspalomas.org
Demografio
Loĝantaro 52,161 (2 009)
Loĝdenso 156,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj Koordinatoj: 27°55′30″N 15°34′23″U  /  27.925°N, 15.57306°U / 27.925; -15.57306 (San Bartolomé de Tirajana) (mapo)
Alto 850 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 333,13 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
San Bartolomé de Tirajana (Tero)
San Bartolomé de Tirajana (Tero)
DEC
San Bartolomé de Tirajana
San Bartolomé de Tirajana
Situo de San Bartolomé de Tirajana
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Bartolomé de Tirajana [+]
vdr

La municipo redakti

La municipo San Bartolomé de Tirajana situas sude sur la insulo kaj estas la plej granda municipo sur la insulo, ampleksante pli ol kvinonon de ĝia areo. Ĝi etendiĝas de la insula centro, kun alto de 1.900 m super marnivelo, ĝis la suda kaj sud-orienta marbordoj.

Administra sidejo kaj loĝcentro de la municipo estas la samnoma urbo, sed ekzistas aliaj signifaj loĝataj lokoj: Aldea Blanca, Castillo del Romeral, Cercados de Araña, Cercados de Espino, Juan Grande kaj, nelaste, la turisma centro Maspalomas. Pro ĉi-lasta la komunumo estas la plej grava turismejo de Hispanio, kaj ĝia loĝantaro duobliĝis inter 1991 kaj 2007.

En la komunumo situas la Spaca Stacio Maspalomas, centro por komunikado kun orbitantaj satelitoj.

La urbo redakti

La vilaĝo aŭ urbo San Bartolomé de Tirajana situas en meza alto de 850 metroj. Pro sia longa nomo ĝi ofte estas nomata simple "Tunte".

Kompare al la turismaj lokoj marbordaj ĝi ne havas multe da signifo. Eĉ ĝia retejo nomiĝas laŭ la marborda loko Malpalomas.

La provincaj vojoj GC-60 kaj GC-65 ligas San Bartolomé al Maspalomas (sude) kaj El Cruce (oriente, proksime de la flughaveno).