San Benedetto del Tronto

komunumo de Italio

San Benedetto del Tronto estas komunumo de Italio. Ĝi situas ĉe la enfluejo de la rivero Tronto en la Adriatikon kaj estas laŭ la loĝantaro la kvina urbo de la regiono Markio, post Ancona, Pesaro, Fano kaj Ascoli Piceno.

San Benedetto del Tronto
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Markio (2005)
Provinco AP Ascoli Piceno (2005)
Geografia situo 42° 57′ N, 13° 53′ O (mapo)42.9513.883333333333Koordinatoj: 42° 57′ N, 13° 53′ O (mapo)
Alto super marnivelo 4 m
Areo 25 (2005) km²
Loĝantaro 46 957 (2023)
Loĝdenso 1855 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Porto d'Ascoli (2005)
Najbaraj komunumoj Acquaviva Picena, Grottammare, Martinsicuro (TE), Monteprandone (2005)
Patrono San Benedetto
Nomo de loĝantoj sambenedettesi
Poŝtkodo 63074
Imposta kodo H769
Kodo laŭ ISTAT 044066
Telefona prefikso 0735
Retpaĝo http://www.comunesbt.it
Loko en mapo
vdr

Estas verda oazo kun 8000 palmoj, strando agnoskita kiel konforma al la postuloj de la internacia projekto “Blua Flago”, gast-akcepto unuaklasa, amuzejoj, modbutikoj, revigaj kuirarto kaj klimato, plaĉaj distroj por plenkreskuloj kaj infanoj, sportejoj, romantika landinterno, kulturaj eventoj, promen- kaj biciklo-vojoj, nuntempa arto kaj historiaj tradicioj.

La urbo fieras pro sia marborda strato, planita en 1932, kvar kilometrojn longa. Ĉe ĝi estas ĝardenoj kun miloj da plantoj, pinarbareto, biciklovojo, elegantaj ripoz-placetoj, palmoj kaj lagetoj, tenisludejoj, fontanoj kaj akvoludoj, artverkoj, porinfanaj ludĝardenoj. La haveno de San Benedetto del Tronto, inter la plej gravaj en Italio pro la nombro da fiŝbarkoj kaj la kvanto da fiŝkaptaĵo, gastigas ankaŭ vastan dokon por centoj da turismaj boatoj.

La urba arkitekturo atestas pri la pasintaj tempoj: la urba historia emblemo estas la turo konstruita de familio Gualtieri je la fino de la 15-a jarcento kaj nomata de la urbanoj “il Torrione” (“la Ĉefturo”); ĝi situas en la “Paese Alto” (la Supra Kvartalo), la domgrupo loĝata de plej longa tempo, superrigardanta nun la tutan hodiaŭan urbon.

Sporto kaj libera tempo redakti

La sportemuloj povas elekti inter multaj eblecoj. Ekzistas dekoj da instalaĵoj por rulbuloj, teniso, sketado, piedpilko, atletiko, naĝado. Krome la strando kaj la maro estas naturaj lokoj por sporta fiŝkaptado, ekzercokurado, velboatado, biciklado, kaj strandaj teniso, volejbalo, kaj rakeda marŝado.

La urbo disponigas eĉ 14 kilometrojn da biciklovojoj, el kiuj la plej rava laŭiras la 4- kilometran marbordan straton; ĝin ĉirkaŭas palmoj, oleandroj kaj tamarikoj. San Benedetto del Tronto dediĉas apartajn zorgojn al la infanoj: ĝardenoj provizitaj per ludiloj troviĝas kaj en la turisma zono kaj inter la loĝdomoj; strando kun tre fajna sablo, maro pura kaj kontrolata, milde dekliva marfundo regalas la gepatrojn per sekureco kaj sereneco, same kiel la centra zono kaj la suda marborda strato malpermesataj al la aŭtoj. Pluraj estas la porinfanaj eventoj. Tial San Benedetto estas juĝata de la italaj pediatroj “strando porinfana”.

Arto kaj kulturo redakti

La urba historio estas intime ligita al la maro, kiu estis honorita per kreado de riĉa kaj altvalora “Muzeo de la Maro”. Ĝiaj sekcioj estas: la Muzeo de la Mara Faŭno, kun elmontro de miloj da maraj specioj; la Muzeo de la Amforoj, unika en la mondo; la Pinakoteko de la Maro, kun 180 verkoj (pentraĵoj kaj fotoj); la Muzeo de la Marista Civilizo de Regiono Marche, kun objektoj kaj iloj utiligataj dum jarcentoj por fiŝkaptado; la Antikvejo, kun altvaloraj atestoj de la civilizacioj loĝintaj en la ĉirkaŭa teritorio.

Simbolo de la loka turismo estas la Lazura Palaceto (Palazzina Azzurra). Ĝi estis unue sidejo de la turisma entrepreno, ek de la 60-aj ĝis la 70-aj jaroj fame konata dancejo; nun, post zorgoplena restaŭrado kiu rekaptis la originajn formojn kaj kolorojn, ĝi gastigas ekspoziciojn kaj kunvenojn. Kongresojn, teatrajn spektaklojn, koncertojn gastigas “Palariviera”, kun siaj ses salonoj inter 100 kaj 1000 sidlokoj kaj koncernaj helpaj strukturoj.

Naturo redakti

En la plej suda parto de la teritorio, lime kun regiono Abruzzo, etendiĝas “Sentina”, natura oazo eksterordinare grava por naturamantoj. Ĝi estas sabla kordono kun plataj dunoj kaj salriĉaj marĉoj, kie vivas pli ol 400 vegetalaj specioj; sekvante indikitajn padojn oni povas atingi observopunktojn por vidi la plurajn migrantajn birdojn, kiuj ĉi tie trovas unu el la malmultaj ripozhaltejoj laŭlonge de la adriatika migrovojo. Eŭropa Unio ĝin deklaris “Loko grava por la Eŭropa Komunumo”, ek de 2004 ĝi estas regiona Natura Rezervejo.

La marbordan straton (unu el la plej luksaj en Italio), riĉigas la verdaj areoj (precipe pinejoj), kaj pluraj ĉiaspeciaj palmoj. En la lastaj jardekoj multaj palmoj aldoniĝis al la urba trezoro: ili nun estas proksimume 10 mil (7 mil en publikaj spacoj). En 2007 la suda parto de la marborda strato estis kompletigita per laŭtemaj ĝardenoj kun raraj plantoj, regalante la vizitantojn per sugestiaj distraj okazoj.

Esperanto en San Benedetto redakti

En San Benedetto okazis la 82-a Itala Kongreso de Esperanto[1]

Notoj redakti

  1. 82-a Itala Kongreso de Esperanto (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-05-27. Alirita 2015-05-02.