San Bernardino (Kalifornio)
San Bernardino estas grandurbo estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio, en la okcidenta parto de Nordameriko, kaj estas la administra centro de la [samnoma [kantono San Bernardino]]. Laŭ la stato de la censo 2010 en la urbo vivis 209 924 loĝantoj sur areo de 160,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 308 loĝantoj/km². La urbo famas pri Kalifornia Ŝtata Universitato.
San Bernardino | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Subŝtato | ![]() | ||
Kantono | kantono San Bernardino | ||
Poŝtkodo | 92401–92408, 92410–92415, 92418, 92420, 92423, 92424, 92427 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 924 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 1 308 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 8′ N, 117° 18′ U (mapo)34.129444444444-117.29305555556Koordinatoj: 34° 8′ N, 117° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 321 m [+] | ||
Areo | 160,45 km² | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Poŝtkodoj: 92401-92408, 92410-92415, 92418, 92420, 92423, 92424, 92427
- Telefonkodo: 909
GeografioRedakti
San Bernardino situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. Los-Anĝeleso troviĝas 105 km. La urbego troviĝas en danĝera zono de skismo.
HistorioRedakti
Indianoj vivis en tiu areo la plej frue. Tiu loko nomiĝis en 1810 pri la sanktulo. Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj trovis tie konvenan lokon en 1857. Frue oni profitis la varmajn fontojn, kiujn jam la indianoj konis. En 1867 la unuaj ĉinaj enmigrintoj alvenis al San Bernardino. En 1883 alvenis la unua trajno. En 1980 kaj 2003 incendioj okazis.
KlimatoRedakti
San Bernardino situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 10-25 °C. La varmo kulminas inter junio-septembro kun rekordo 47 °C, inter oktobro-aprilo foje frostas. Jare pluvas po 417 mm. La pluvo kulminas en januaro, en julio praktike ne pluvas.
TrafikoRedakti
El San Bernardino aŭtoŝoseoj kuras al Los-Anĝeleso kaj Nevado. La urbego havas internacian flughavenon (pli frue ĝi estis armea bazo) kaj stacidomon por trajnoj.
VidindaĵojRedakti
FamulojRedakti
En San Bernardino naskiĝis Gene Hackman.
ĜemelurbojRedakti
FontojRedakti
- interalie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)