San Cristóbal de las Casas

(Alidirektita el San Cristobal de las Casas)

San Cristóbal de las Casas estas urbo en la centra altebenaĵo de federacia ŝtato Ĉiapaso, en Meksiko. Ĝi situas en la Sierra Madre-montoj ĉe 16.75°N 92.63°Ŭ Mapo, supermara nivelo 2100m. En 2003 la urbo havis ĉ. 121,100 loĝantojn. Ĝi estas ĉefurbo de la komunumo San Cristóbal de las Casas.

San Cristóbal de las Casas
loĝlokoj de Meksiko • urbego • katolika katedralo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29200–29299
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 183 509  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 16° 44′ N, 92° 38′ U (mapo)16.737022222222-92.637563888889Koordinatoj: 16° 44′ N, 92° 38′ U (mapo) [+]
Alto 2 121 m [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
San Cristóbal de las Casas (Meksiko)
San Cristóbal de las Casas (Meksiko)
DEC
San Cristóbal de las Casas
San Cristóbal de las Casas
Situo de San Cristóbal de las Casas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Cristobal de las Casas [+]
vdr
Por similaj nomoj, vidu la paĝon San Cristóbal.

La urbo estis pli frue konata kiel "San Cristóbal"; la "de las Casas" estis aldonita je honoro al Bartolomé de Las Casas, hispana pastro kiu batalis por la rajtoj de la indiĝenoj. La urbo havas belegan kolonian arkitekturon.

La urbo situas proksime al cocila, majaa komunumo de San Juan Chamula, kaj Zinacantán, kaj je duontaga busveturo de la klasikaj majaaj ruinoj de Palenque. Ĝi estas populara ekirejo por eŭropaj turistoj por viziti la antikvan kaj la majaan kulturon.

En 1994 la Zapatista Armeo de la Nacia Liberigo uzis San Cristobal kiel unu el kvar urboj por eki sian revolucion. Nun, 10 jarojn post la eventoj, la spuroj de la zapatistoj estas ĉie troveblaj en la urbo (grafitioj, pupoj, afiŝoj, t-ĉemizoj).


Eksteraj ligiloj redakti