San Esteban del Molar

San Esteban del Molar [sanesTEban delmoLAR] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. San Esteban del Molar estas etimologie tradukebla al Sankta Stefano de la Muelejo; tiukadre videblas en la blazono rado de muelejo.

San Esteban del Molar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49650
Demografio
Loĝantaro 100  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 5° 33′ U (mapo)41.937208333333-5.5517916666667Koordinatoj: 41° 56′ N, 5° 33′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 25,03 km² (2 503 ha) [+]
San Esteban del Molar (Provinco Zamoro)
San Esteban del Molar (Provinco Zamoro)
DEC
San Esteban del Molar
San Esteban del Molar
Situo de San Esteban del Molar
San Esteban del Molar (Hispanio)
San Esteban del Molar (Hispanio)
DEC
San Esteban del Molar
San Esteban del Molar
Situo de San Esteban del Molar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Esteban del Molar [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 25,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 113 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 56 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 1190. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti