Riego de la Vega

(Alidirektita el San Félix de la Vega)

Riego de la Vega [RJEgo delaBEga] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco. Riego de la Vega estas komprenebla etimologie kiel Irigacio de la Valo.

Riego de la Vega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24794
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 718  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 5° 59′ U (mapo)42.389166666667-5.9822222222222Koordinatoj: 42° 23′ N, 5° 59′ U (mapo) [+]
Alto 809 m [+]
Areo 35,4 km² (3 540 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Riego de la Vega (Provinco Leono)
Riego de la Vega (Provinco Leono)
DEC
Riego de la Vega
Riego de la Vega
Situo de Riego de la Vega
Riego de la Vega (Hispanio)
Riego de la Vega (Hispanio)
DEC
Riego de la Vega
Riego de la Vega
Situo de Riego de la Vega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riego de la Vega [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.
Preĝejo de Riego de la Vega.
Preĝejo en Castrotierra de la Valduerna.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castrotierra de la Valduerna, Riego de la Vega, San Félix de la Vega, Toral de Fondo, Toralino de la Vega kaj Villarnera de la Vega, okupas totalan areon de 37,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 708 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 1 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 51 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Valderrey, San Cristóbal de la Polantera, Santa María de la Isla, Villamontán de la Valduerna kaj Palacios de la Valduerna.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum jarcentoj estis orminado en proksimaj areoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, beto, fazeoloj, terpomoj kaj maizo) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) kune kun industrio en industria zono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti