San Jose (Dinagatoj)

urba komunumo de la Filipinoj

San Jose - tagaloge Bayan ng San Jose - estas urba komunumo en la Filipinoj, en la insulo Dinagato kaj la regiono Caraga, kie ĝi estas ĉefurbo de la provinco Dinagata Insularo. La urbo havas 12 distriktojn.

San Jose
municipo de Filipinoj
Administrado
Regiono Caraga
Poŝtkodo 8427
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 375  (2020) [+]
Loĝdenso 949 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 0′ N, 125° 35′ O (mapo)10.008333333333125.58888888889Koordinatoj: 10° 0′ N, 125° 35′ O (mapo) [+]
Alto 24 m [+]
Areo 27,8 km² (2 780 ha) [+]
San Jose (Filipinoj)
San Jose (Filipinoj)
DEC
San Jose
San Jose
Situo de San Jose

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Jose, Dinagat Islands [+]
vdr
Kastelo en San Jose

Geografio redakti

San Jose kuŝas en la okcidenta marbordo de la insulo [1]. Surigao troviĝas 27, regiona ĉefurbo Butuano 119, Tacloban 151, Cebuurbo 185, Tagbilaran 190, Dabao 330, General Santos 436, ĉefurbo Manilo 713, Kezonurbo 714, Laoag 1059 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Antaŭ la hispana erao indiĝenoj vivis en la insulo, ofte apartenantaj al reĝlando. La plena insulo estis deklarita municipo en 1855. Inter 1890 kaj 1990 estis el tio establitaj 6 apartaj municipoj. La insulo estis deklarita provinco en 1989, tamen laŭleĝe nur en 2006.

Trafiko redakti

San Jose voje estas alirebla laŭ la insula ĉefvojo ambaŭflanke. La haveno havas pramajn ligilojn al diversaj filipinaj havenoj.

Religio redakti

En San Jose vivas plej ofte katolikoj.

Klimato redakti

La klimato de San Jose estas klasifikita kiel tropika musona klimato. En ĉiuj monatoj pluvas averaĝe 1988 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti