San Justo (Zamora)
San Justo [sanĤUSto] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio.
San Justo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49358 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 206 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 8′ N, 6° 37′ U (mapo)42.135-6.6244444444444Koordinatoj: 42° 8′ N, 6° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 061 m [+] | ||
Areo | 75,12 km² (7 512 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Justo, Zamora [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Barrio de Rábano, Coso, Rábano de Sanabria, Rozas, San Ciprián kaj San Justo, okupas totalan areon de 75,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 197 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 127 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp. Ĉefa vidindaĵo estas la Ermitejo de la Alcobilla en grava arbaro de kaŝtanarboj.
-
Preĝejo.
-
Iama urbodomo (nova urbodomo en supra foto).
-
Ermitejo de la Alcobilla.