San Leonardo de Yagüe

municipo en Hispanio

San Leonardo de Yagüe [sanleoNARdo deĜAgŭe] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomero de Yagüe estas rilata al la frankisma generalo Juan Yagüe kiu estis naskiĝinta tie kaj mortis en 1952, kiam San Leonardo iĝis San Leonardo de Yagüe pro decido de la frankisma diktaturo. Laŭ la nuna Leĝo pri Historia Memoro, la nomo devus esti denove simple San Leonardo, sed tio ne plenumiĝis ankoraŭ. Du socialistaj urbestroj ne faris la necesan proceduron nuligi la heredon de diktaturo.

San Leonardo de Yagüe
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 986  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 3° 4′ U (mapo)41.828055555556-3.0669444444444Koordinatoj: 41° 50′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 039 m [+]
Areo 60,58 km² (6 058 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Leonardo de Yagüe (Provinco Sorio)
San Leonardo de Yagüe (Provinco Sorio)
DEC
San Leonardo de Yagüe
San Leonardo de Yagüe
Situo de San Leonardo de Yagüe
San Leonardo de Yagüe (Hispanio)
San Leonardo de Yagüe (Hispanio)
DEC
San Leonardo de Yagüe
San Leonardo de Yagüe
Situo de San Leonardo de Yagüe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Leonardo de Yagüe [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de San Leonardo de Yagüe en la provinco Sorio.
 
La kastelo.
 
La preĝejo.
 
Mezepoka arko.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 60,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 042 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte akiris preskaŭ 1 000 loĝantojn el la komenco de la jarcento.

Ĝi distas 52 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Arganza kaj San Leonardo de Yagüe. Parto de la municipa teritorio de San Leonardo estas en la Natura Parko Cañón del Río Lobos.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Cañón del Río Lobos, okupanta 2 116 hektarojn, nome 35 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Cañón del Río Lobos, okupanta 1 080 hektarojn, nome 11 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Plej frua mencio estis de 1173, en privilegiiga dokumento de Alfonso la 8-a. Tradicia dediĉo estis ĉarkonstruado.

Ĝis 1985 estis fervoja stacidomo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj lignoproduktado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj la kastelo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti