Malfermi la ĉefan menuon

San Luis (Argentina urbo)

San Luis estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en meza-nordokcidenta Argentino en Provinco San Luis, kie estas ties ĉefurbo.

San Luis

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo D5700 [+]
Retpaĝaro ciudaddesanluis.gov.ar [+]
Demografio
Loĝantaro 169 947  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 17′ S, 66° 21′ U (mapo)-33.277222222222-66.3525Koordinatoj: 33° 17′ S, 66° 21′ U (mapo) [+]
Alto 709 m [+]
Horzono UTC−03:00 [+]
Situo de San Luis
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Luis city [+]
Information icon.svg
vdr
Urbodomo de San Luis

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Katedralo en San Luis

San Luis situas inter montoj sur altebenaĵo laŭ rivero. Mendoza (urbo) troviĝas 255, Bonaero 791 km.

HistorioRedakti

Em 1594 hispanoj fondis tie ĉi vilaĝon pro ordono de de la reganto de Ĉilio, baldaŭe ĝi estis forlasita pro konstanta atako de indianoj. Ĝi estis denove fondita en 1632. Ĝis la 19-a jarcento la komunumo havis malpli ol 7000 loĝantojn. En 1882 la fervoja linio jam atingis la vilaĝon el Ĉilio. En la sekva jaro jam oni komencis konstrui la katedralon.

EkonomioRedakti

En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas pri agrikulturo spite tion, ke irigacio necesas. En la urbo mem oni okupiĝas pri prilaborado de nutraĵoj.

TrafikoRedakti

 
Stacidomo en San Luis
 
Strata vido en San Luis

Apud San Luis enlanda flughaveno, en la urbo mem stacidomoj funkcias. La urbego estas atingebla laŭ ĉefvojo nro 7.

KlimatoRedakti

San Luis situas en duonarida klimato. la averaĝa temperaturo estas 17 °C, sed en januaro tio varias inter 18-31 °C (la rekordo estis 41 °C), en julio la temperaturo foje falas sub frostopunkto, foje neĝas. La rekorda frosto estas -10 °C. Jare pluvas po 573 mm.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti