San Luis Río Colorado

San Luis Río Colorado estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La komunumo mem situas en la plej ekstrema okcidenta nordo de Sonora. La ĉefurbo de la komunumo estas San Luis Río Colorado, la kvina plej granda urbo de Sonora. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26055.

San Luis Río Colorado
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 83400
Telefonkodo 653
Kodo laŭ INEGI 26 055
Retpaĝaro http://www.sanluisrc.gob.mx
Politiko
Urbestro Manuel Baldenebro A. (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 157 076
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 32°28′N 114°46′U  /  32.467°N, 114.767°U / 32.467; -114.767 (San Luis Río Colorado) (mapo)
Alto 30 m
Areo 8 412,8 km²
Horzono UTC -7
Situo de San Luis Río Colorado en (Meksiko)
Situo de San Luis Río Colorado en (Meksiko)
DMS
Situo de San Luis Río Colorado en
Situo de San Luis Río Colorado en
Situo de San Luis Río Colorado en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Luis Río Colorado Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 178380 loĝantojn. El tiuj estis 90545 viroj kaj 80835 virinoj. La komunumo havas surfacon de 8412,8 km². Tiel San Luis Rio Colorado estas unu el la plej grandaj komunumoj en Sonora kaj ĝi formas 4,5 % de la subŝtato Sonora. Tamen la plej granda parto de la komunuma tereno konsistas el la Dezerto de Altar. Krom la ĉefurbo ekzista nur kelkaj malgrandaj loĝlokoj kiel ekzemple: Luis B. Sánchez, Golfo de Santa Clara, Nuevo Michoacán kaj Islita. La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 30 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 27 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 94716 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 90278 scipovis legi kaj skribi kaj 4297 personoj estis analfabetoj. Do 4,54 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 126542 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 886 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,7 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Politiko redakti

La komunumestroj post la jaro 1939 estas la jenaj:

  • 1939 - 1941, Félix M. Contreras
  • 1941 - 1943, Carlos Encinas
  • 1943 - 1946, Alberto Veytia Ponce
  • 1946 - 1949, Heriberto R. Silva
  • 1949 - 1952, Refugio del Río Sáenz
  • 1952 - 1955, Isidro Parra Olguín
  • 1955 - 1958, Eulogio Medina Hoyos
  • 1958 - 1961, Mario Morua Johnson
  • 1961 - 1961, Carlos Rodríguez Araiza (dumtempa)
  • 1961 - 1964, Manuel Parra Peralta
  • 1964 - 1967, Carlos Rodríguez Araiza
  • 1967 - 1970, Rafael Loya Castro
  • 1970 - 1973, Jorge Flores Valdez
  • 1973 - 1976, Rubén Payán Serrano
  • 1976 - 1979, Ignacio Guzmán Gómez
  • 1979 - 1982, Rodolfo Rogel villa
  • 1982 - 1985, Fausto Ochoa Medina
  • 1985 - 1988, Sergio Miguel García Iñiguez
  • 1988 - 1991, José Jesús Bustamante Salcido
  • 1991 - 1994, Gilberto Madrid Navarro
  • 1994 - 1997, Jorge Figueroa González
  • 1997 - 2000, Florentino Díaz Armenta
  • 2000 - 2003, José Enrique Reyna Lizarraga
  • 2003 - 2006, Inĝ. José Ines Palafox Nuñez
  • 2006 - 2009, Hector Ruben Espino Santana
 
La komunuma domo (Palacio Municipal)

Historio redakti

La komunumo estas relative juna. Nur en 1907 la familio "Osuna Domínguez" konstruis ĉe la orienta riverbordo ranĉon, kiu poste fariĝis la "Rancho San Luis". En 1917 la kapitano Carlos G. Calles estis sendita de la federacia registaro por konstrui soldatejon por protekti la regionon. En 1937 la tiama prezidento de Meksiko Lázaro Cárdenas senproprietigis la kompanion "Colorado River Land Company" kaj iniciatis la kreskon de la loĝantaro kaj de la regiona ekonomio. En la jaro 1939 San Luis Rio Colorado ricevis la statuson de komunumo kaj Félix M. Contreras fariĝis al unua komunumestro. En 1958 San Luis Rio Colorado fariĝas "urbo". Por pliaj informoj vidu la artikolon pri la ĉefurbo San Luis Río Colorado (urbo)

Eksteraj ligiloj redakti