Rábano de Aliste

(Alidirektita el San Mamed)

Rábano de Aliste [RAbano deaLISte] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Rábano de Aliste estas etimologie tradukebla al Rafano de Aliste.

Rábano de Aliste
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49515
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 320  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 6° 26′ U (mapo)41.745-6.4330555555556Koordinatoj: 41° 45′ N, 6° 26′ U (mapo) [+]
Alto 789 m [+]
Areo 56,16 km² (5 616 ha) [+]
Rábano de Aliste (Provinco Zamoro)
Rábano de Aliste (Provinco Zamoro)
DEC
Rábano de Aliste
Rábano de Aliste
Situo de Rábano de Aliste
Rábano de Aliste (Hispanio)
Rábano de Aliste (Hispanio)
DEC
Rábano de Aliste
Rábano de Aliste
Situo de Rábano de Aliste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rábano de Aliste [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj San Mamed, Sejas de Aliste, Tola y Rábano de Aliste, okupas totalan areon de 55,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 343 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Fornillos de Aliste, Samir de los Caños, Vide de Alba, Castillo de Alba, Brandilanes, Bermillo de Alba, Castro de Alcañices, Pino del Oro kaj Cerezal de Aliste.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti