Villarrabé [biljraBE] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles en la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo Villarrabé eble povas esti komprenata etimologie kiel Urbo de la Rabeno. Villarrabé fakte estas tre malmulte loĝata submunicipo (nur 5 loĝantoj), dum Villambroz havas pli ol 100 loĝantoj.

Villarrabé
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34113
Demografio
Loĝantaro 183  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 4° 47′ U (mapo)42.4206517-4.7840853Koordinatoj: 42° 25′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 001 m [+]
Areo 80,29 km² (8 029 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Villarrabé (Provinco Palencio)
Villarrabé (Provinco Palencio)
DEC
Villarrabé
Villarrabé
Situo de Villarrabé
Villarrabé (Hispanio)
Villarrabé (Hispanio)
DEC
Villarrabé
Villarrabé
Situo de Villarrabé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarrabé [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 80,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 192 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 61 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipo enhavas jenajn submunicipojn:

  • Villambroz: kun 115 loĝantoj.
  • San Llorente del Páramo (blazondomo en la foto de la tabelo).
  • San Martín del Valle: kun 34 loĝantoj.
  • Villarrabé: kun nur 5 aktualaj loĝantoj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj. Aparte grava por la nuna ekonomio estas produktado de fromaĝoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti