San Miguel de Bernuy

San Miguel de Bernuy [sanmiGEL deberNUi] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo San Miguel de Bernuy estas etimologie komprenebla kiel Sankta Mikaelo de Bernuy, alude al iama setlejo, nune senhoma. Sankta Mikaelo aperas en la blazono super simbola akvo aludanta al la rivero Duratón kiu fluas ĉe la loĝloko.

San Miguel de Bernuy
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40332
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 3° 57′ U (mapo)41.399444444444-3.9530555555556Koordinatoj: 41° 24′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 835 m [+]
Areo 18,32 km² (1 832 ha) [+]
San Miguel de Bernuy (Provinco Segovio)
San Miguel de Bernuy (Provinco Segovio)
DEC
San Miguel de Bernuy
San Miguel de Bernuy
Situo de San Miguel de Bernuy
San Miguel de Bernuy (Hispanio)
San Miguel de Bernuy (Hispanio)
DEC
San Miguel de Bernuy
San Miguel de Bernuy
Situo de San Miguel de Bernuy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel de Bernuy [+]
vdr
San Miguel de Bernuy en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Mikaelo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 138 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 100 el la jaro 1991.

Ĝi distas 65 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Valles de Fuentidueña, Fuentidueña, Tejares, Fuente el Olmo de Fuentidueña kaj Cobos de Fuentidueña. Ĝi estas ĉe la fino de la Akvorezervejo kaj natura loko Hoces del Duratón.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estis literumita kiel Sant Micael de Bernuille.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo kun enorma gvatoturo de la 13-a jarcento kaj baroka fasado de la 18-a jarcento. Estas ankaŭ tri ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti