Cea [ZEa] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Sahagún, en la sudoriento de la provinco.

Cea
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24174
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 378  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 5° 1′ U (mapo)42.4625-5.0127777777778Koordinatoj: 42° 28′ N, 5° 1′ U (mapo) [+]
Alto 849 m [+]
Areo 112,34 km² (11 234 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cea (Provinco Leono)
Cea (Provinco Leono)
DEC
Cea
Cea
Situo de Cea
Cea (Hispanio)
Cea (Hispanio)
DEC
Cea
Cea
Situo de Cea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cea, León [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Sahagún sudoriente, rozkolore.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bustillo de Cea, Cea, Saelices del Río kaj San Pedro de Valderaduey, okupas totalan areon de 112,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 402 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 57 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la riveroj Cea kaj Valderaduey. Ĝi limas kun Villaselán, Villazanzo de Valderaduey, Sahagún, Villamol, Santa María del Monte de Cea kaj Almanza en la provinco Leono kaj kun Villambrán de Cea, Santervás de la Vega, Fresno del Río, Villalba de Guardo kaj Guardo en la provinco Palencio.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia loĝado kaj en Mezepoko okazis reloĝado rilata al monaĥejo de Sahagún el la 11-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj el la 13-a jarcento al la unuigita Regno Kastilio. Ĝi havis kastelon, el kiu survivas restaĵoj. Estis Graflando Cea kun 26 loĝlokoj kaj poste Duklando kun 31 loĝlokoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas forstado, agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) krom ventogeneratoroj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti