Mahíde [maIde] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio.

Mahíde
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49522
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 320  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 6° 23′ U (mapo)41.869166666667-6.3772222222222Koordinatoj: 41° 52′ N, 6° 23′ U (mapo) [+]
Alto 824 m [+]
Areo 108,87 km² (10 887 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Mahíde (Provinco Zamoro)
Mahíde (Provinco Zamoro)
DEC
Mahíde
Mahíde
Situo de Mahíde
Mahíde (Hispanio)
Mahíde (Hispanio)
DEC
Mahíde
Mahíde
Situo de Mahíde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mahíde [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Boya, Las Torres de Aliste, Mahíde, Pobladura de Aliste kaj San Pedro de las Herrerías, okupas totalan areon de 108,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 298 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 80 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento kun dependeco de la Monaĥejo de San Martín de Castañeda en Sanabria. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti